ER 2.0: Novaj eblecoj ĉe Esperanto.com

765 views
Skip to first unread message

Retumanto

unread,
Jul 9, 2011, 7:53:24 AM7/9/11
to Esperanto.com: informejo
Ni ĝojas informi, ke estis faritaj kelkaj plibonigoj de la
uzantprofiloj kaj la fotoalbumoj:

1. Estis forigita ne bezonata anglalingva nepra kampo "Profile
title:", kiu aperadis dum redaktado de la profilo
2. "Mia ŝatata enhavo" (http://esperanto.com/bookmarks ) nun aperas
tiel: la plej nova Ĝisdatigita/komentita - supre
3. Estis globale refarita sistemo de la fotoalbumoj kaj alŝutado de
fotoj.
Tio estas bazo ("ĝermo") de nova multebleca sistemo por aranĝi la
fotojn. Plu ni ne ŝanĝos ĝin, nur plibonigos. Ni esperas rapide
evoluigi la sistemon kaj aldoni plurajn novajn eblecojn.

Ĝeneralaĵoj

Grava informo: fotoalbumojn, kiuj estis kreitaj pere de la antaŭaj
sistemoj vi povas trovi en la jena paĝo:
http://esperanto.com/malnovaj_albumoj
Iom post iom nia teamo planas transmeti ilin al la nova sistemo. Tamen
vi tre helpos al ni, se memstare transmetos viajn fotojn al la nova
sistemo!

Por aldoni fotojn vi bezonas havi almenaŭ unu albumon.

Por aldoni albumon vi povas uzi tiun ĉi ligilon:
http://esperanto.com/node/add/gallery

Por aldoni foton vi povas uzi tiun ĉi ligilon:
http://esperanto.com/node/add/gallery-image

En la paĝo "Miaj fotoalbumoj" vi povas vidi liston de viajn
fotoalbumojn:

http://esperanto.com/miaj_fotoalbumoj

Kreante foton vi ricevas 1 poenton de la aktivado. Kiam vi kreas
albumon - 2 poentojn.
Vidi la plej aktivajn uzantojn, kiuj aldonas diverspecan enhavon al
Esperanto.com eblas en la listo de la plej aktivaj uzantoj:
http://esperanto.com/aktivaj_uzantoj

Laste aldonitaj fotoj aperas ĉe la ĉefpaĝo.

La fotojn kaj la albumojn eblas komenti kaj aldoni al la ŝatata enhavo
(poste tio ili estos videblaj por vi en la paĝo http://esperanto.com/bookmarks
)

En la paĝo "Miaj novaĵoj" (http://esperanto.com/aktivecoj ) aperis
ebleco vidi laste aldonitajn fotojn de viaj amikoj.

Fotoj en la profiloj de uzantoj

Nun en via profilo aŭ dum vizitado de la profilo de la alia uzanto vi
povas vidi novan punkton "Lastaj fotoj".

Fotoj en la grupoj kaj eventoj

Nun aperis bonega ebleco montri per la fotoj agadon de via organizo,
enterpreno, etoson de via Esperanto-renkontiĝo ka.!

Vi povas aldoni fotojn kaj albumojn al la grupoj kaj eventoj. Post tio
ilin eblas vidi en la blokoj "Fotoj de la grupo" kaj "Albumoj".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages