You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Esperanto
Nekutima velkrozado kun esperantistoj en la regiono de Ligurio, nordokcidenta Italio.
La jahto-estro estas longasperta itala velisto, ano de Grupo Esperanto-Tigullio kaj parolas Esperanton.
La partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj velistoj kaj novicoj. Ĉiu partoprenanto havos la eblecon piloti la jahton kaj praktiki la velŝipajn manovrojn. Estas necesa la kunlaboro de ĉiuj por la navigado, la albordiĝo kaj la kuirado; tamen ne estas bezonata antaŭa sperto pri velŝipado.