Karaj esperantistoj-samideanoj,
Kun granda forto kaj ĝojo mi sukcesis krei denove ilustritan numeron de trimonata Balkana Verda Stelo, dirante la veron pri eventoj en Balkanio kaj ekstere, sen superflua polemiko. Jen la "normalaj" artikoloj:
de Zlatko Tišljar: Apelo de Eŭropa Esperanto-Unio al landaj asocio recenzo: Rim-enigmoj, Popova Elena, KAVA-PECH Tri atestastantoj: Kio ankoraŭ ligas nin al la idealo Esperanto? raportetoj: "Esperanto en Turismo" en Banja Luka (SR) Ekspozicio kaj Seminario en Galati, Rumanijo, 21/10 El Eŭropa Bulteno pri kunvenoj en Kroatijo 35a surgrimpo de Poludnica, Slovakijo kritikaj taksoj: KAEST en Modra, Slovakijo, 17-20/11 EAR (Rumanijo) antaŭenigas sian universitatan profilon profunda opinio: Manko de publika opinio en Esperantujo Sed la ĉefa plado de la decembra numero estas artikoloj de 5819 vortoj kaj 25 bildoj sur 24 paĝoj pri komunumo, kiu vaste superas tiun de esperantistoj: la GLAT-komunumoj. Per manifestacioj, informado kaj jura lobiado ĉe parlamentoj ili gajnis en la lastaj dek jaroj multe da tereno, ankaŭ en orienta Eŭropo. Iliaj organizaĵoj estas niaj parencoj por realigado de homaj rajtoj! Bedaŭrinde tiu kostis pasintan junion la vivon de 49 gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksamantoj kaj transgenruloj en Orlando, Florido. Ni memoru ilin.
Legu pli sur http://www.esp-evoluo.org/BVS/link.php
Jarkotizo (papera revuo): € 16,00, Unu numero reta: € 3,00, pageblaj al 1. bvs...@gmail.com per PayPal 2. konto kodo bvst-n ĉe UEA 3. laŭ propono de abonanto al bvs...@gmail.com
Celoj de BVS: 1. meti spegulon al esperantistoj pri aspektoj de ekskludemo de la movado 2. krei engaĝiĝon ĉe esperantistoj pri homaj rajtoj 3. favori kontaktojn inter landaj asocioj kaj individuaj esperantistoj en SO Eŭropo 4. eduki kaj ĝuigi esperantistojn lingve Lasta ensendodato por la marta numero: 15-2-2017 al bvs...@gmail.com |
|