Virtuala informcentro dum UK en Kopenhago

2 views
Skip to first unread message

Retumanto

unread,
Jul 19, 2011, 12:00:02 PM7/19/11
to Esperanto
Ni ĝojas informi, ke ĉe Esperanto.com dum la 96-a UK funkcios
informcentro, kie eblos legi informojn kaj vidi fotojn pri la evento:
http://esperanto.com/uk2011

Se vi ne partoprenas la Universalan kongreson vi povos sekvi la
okazaĵojn, kiuj okazas dum la plej amasa Esperanto-evento de la jaro.
Vi povos vidi novajn fotojn, blogaĵojn (kaj ne nur) pri la kongreso
ĉiutage.

Se vi ĉeestos la UK-on, tiam aldonu viajn fotojn kaj impresojn pri UK.
Nepre! Kiam vi kreas blogaĵon aŭ aldonas foton ĉe Esperanto.com,
simple indiku unun el tiuj ĉi etikedoj en la kampo "etikedoj": UK_96,
UK-96, uk2011
Por aldoni foton klaku la ligilon (necesas ensaluti ĉe Esperanto.com):
http://esperanto.com/node/add/gallery-image
Por aldoni blogaĵon klaku la ligilon:
http://esperanto.com/node/add/blog

Kompreneble ni invitas vin raporti pri UK en la nacilingvaj blogoj kaj
amaskomunikiloj. Tio helpos disvastigi konon pri Esperanto!
Nepre aldonu ligilojn/tekstojn de tiaj publikaĵoj al la informcentro
de la gazetara kampanjo!
"Rapidajn" ligilojn vidu sube:
Aldonu nacilingvan blogaĵon pri UK
Aldonu nacilingvan publikaĵon en la papera AK
Aldonu nacilingvan telividelsendon pri UK
Aldonu nacilingvan radioelsendon pri UK
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages