Fraforo
unread,Aug 24, 2011, 4:05:59 PM8/24/11Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Sign in to report message as abuse
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to espe...@googlegroups.com
Mi jam studis ne malmultajn lingvojn. Pro tio mi povas jesi tute certe ke esperanto estas la plej facila el ĉiuj la lingvoj kreitaj de homoj, kulture aŭ aktive.
Unu lingvo estas kreita pasive aŭ aktive. La lingvoj pasive kreitaj de popoloj fariĝas dum tempo pli kaj pli kompleksaj. La reguloj de normalaj aŭ kulturaj lingvoj ŝanĝas dum uzado. Ĉiuj reguloj kompleksiĝas kaj, kompreneble, la lernado de tiuj lingvoj malfaciliĝas pli kaj pli ĉiutage.
La plej grava problemo je lernado de lingvoj estas la esceptoj de iliaj reguloj. Por lerni la esceptaĵojn la lernanto bezonas helpon de naskparolanto kiel instruisto. Tiele ne estas ĉiam eble. Sed la lernado de esperanto tute ne bezonas instruistojn. La reguloj de la esperanto vere ne havas esceptojn. Kvankam kelkaj "tro inteligentuloj" serĉas zorgeme kaj detajle esceptojn, veraj esceptoj ne ekzistas kaj oni povas ĉiam klare sin komprenigi sekvante normalajn regulojn.
Se esceptoj ekzistas, mi, ĝis hodiaŭ, ankoraŭ ne bezonis scii pri almenaŭ unu el ili. Oni povas konfide skribi kaj paroli uzante nur la normalajn regulojn, sen pensi pri esceptoj.
La kialo pro kiu la esperanto ankoraŭ ne estas oficiala universala ponta lingvo ne estas komprenita de mi aŭ de multe da esperantistoj kiuj feliĉe jam klare komprenas la veran valoron de esperanto.
Ĉi tiu ideo estas ankoraŭ komencante. Estas multe pli da interesaj komentoj pri UPL (Universal Ponta Lingvo). Mi esperas baldaŭ nur parolis esperante kiel dua lingvo kun multe da homoj el ĉiuj landoj de la mondo. Ĝis!