La fiasko de la Strategia Plano kuntrenas ĝian verkinton.

2 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jun 3, 2016, 9:21:37 AM6/3/16
to

Vi esperantistoj, membroj de UEA, havos novan, pli ageman prezidanton, se vi volas.

 

En 2011 Mark Fettes estis lanĉita kun multe da fanfaronado, du jarojn antaŭ fine li estis elektita.

Sed de la Strategia Plano, ellaborita sub lia gvidado, realiĝis preskaŭ nenio.

Legu pri tio la artikolon en Libera Folio “UEA forgesis sian Strategian Laborplanon”

(http://www.liberafolio.org/2015/uea-forgesis-sian-strategian-laborplanon#1437983336540454).

Mi skribis tie komenton:

Dum sia unua elpaŝo dum Universala Kongreso (Kopenhago?) pri siaj intencoj kun UEA Fettes faris la bazan eraron postuli,

ke oni kreu planon ne surbaze de konkreta analizo de la fortoj kaj malfortoj de UEA, sed surbaze de desupre lanĉita celaro

(strategia plano de el la blua aero). Eĉ li havis la sintrotakson dividi la realigadon de tiu plano en fazo de tri jaroj.

Tiel li prezentis sin en la okuloj de multaj kiel la savanto de la movado.

 

Tiuj tri jaroj pasis kaj nenio alia okazis ol la modere sukcesaj AMO-kunvenoj, organizitaj de Stefan MacGill.

Ankaŭ la altrudita Konsilio (sen sinprentintaj kandidatoj, sen elektoj) fariĝis fosilio.

En 2013 mi avertis en la Komitato kontraŭ la danĝero, ke ĝi forprenos respondecojn de la Komitato, kiun la Komitato mem devus gardi.

Fettes eĉ ne respondis al tiu averto tiel certa li estis pri sia supera kompreno pri propra venko.

Tiel nia nura restinta espero je AKTIVA demokratio estis la komitatanoj mem.

 

Formale ili nun rajtas mem iniciati iun proponon al la Estraro, sed tio okazis en la pasinta jaro unu- aŭ dufoje.

(Se vi interesiĝas pri la kaŭzoj de tio, legu http://uea.org/teko/regularoj/regularo_interreta_vochdonado.

La sekretario kaj prezidanto povas prokrasti la voĉdonadon kiom longe ili volas pro “interkonsiliĝo”.)

Ankaŭ Lillo pasis kaj estas forgesita. La Estraro tie jam konfesis sian fiaskon.

(Legu denove la objektivan raporton en http://www.liberafolio.org/2015/la-100-a-universala-kongreso-inaugurita#1438007419338913)

 

Laŭ la Elekta Komitato la asocio daǔre suferas pro manko de taǔgaj kandidatoj por la nova estraro.

Estas hontige, ke Ulrich Lins kuraĝas aserti tion, dum li persiste rifuzis dum antaŭaj UK-oj – ekde Jokohamo –

en Movada Foiro publike reklami la sinkandidatigon por posteno en la Estraro.

(Cetere, la regulo, ke nur komitatanoj povas fariĝi estrarano estas arĥaikaĵo, kiu ekzistas en preskaŭ neniu moderna ŝtato.)

Se la Elekta Komisiono ne ekzistus, se Humphrey Tonkin ne puŝus, la katastrofo, kiu nomiĝas Fettes, ne estus okazinta.

 

La esperantismo suferas pro filozofoj kaj lingvistoj kaj ĝenerale pro adorado de homoj kun akademia titolo.

La plej granda ŝoko, kiun produktis doktoro filozofo Mark Fettes estis lia neniiga recenzo pri la libro “UEA en la konscio de la esperantistoj”,

verkita de niaj eminentaj sociologoj Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen. Legu – sed ne kredu! – paĝon 257 de la decembra numero de revuo Esperanto 2015.

Pliaj tri jaroj sub Mark Fettes estos katastrofo.

Martin Schäffer, Stefan MacGill ambaŭ estus pli bonaj prezidantoj ol d-ro Fettes.

Ĉu la Elekta Komisiono sub prezidanto Ulrich Lins ne konscias pri la manko de inspiro kun Mark?

 

Humphrey Tonkin skribis en revuo Esperanto antaŭ kvar jaroj:

Unue, ni bezonas homon, kiu povas inspiri – homon kapablan mobilizi la fortojn de la Asocio, kapablan kunigi la homojn ĉirkaŭ komunaj taskoj, kapablan doni al la homoj senton de direkto.

Tiu homo devas esti bona juĝanto de homoj, kiu povas arigi ĉirkaŭ si kompetentajn kunlaborantojn (Kaj ni vidis, ke la Konsilio fariĝis fiasko ........, JD)
Due, ni bezonas homon kun bona kompreno de profesiaj organizaĵoj, kiu scias kiel mastrumi komplikajn strukturojn, plani por ili kaj plenumi la planojn.

(sed la retejo de UEA estas senespere malzorgata ........., J.D.)

Trie, ni bezonas homon, kiu samtempe komprenas la novajn mediojn de komunikado kaj respektas la tradiciojn

(Komunikado? Mark Fettes en tuta jaro kvarfoje sendis mesaĝon en uea-m...@yahoogroups.com............. J.D.).

Ankoraŭ ekzistas espero. Mi konas sufiĉe da komitatanoj, kiuj farus bonan prezidanton. Nur ili ne estas konataj kaj timas la inspiritan de la establita elito malrekomendon de la Elekta Komisiono.

Kiu estas tiu elito? Mi ne scias precize, sed nur, kara leganto, konsciu kiom da jaroj la ŝipo UEA jam estas stirata de jenaj komitatanoj:

Ulrich Lins, 10; Prince Henry Ogúinye, 12; Flory Witdoeckt, 13; Spomenka Štimec, 14; Ileana Schrøder, 14; Rubén Diaconu, 15; Rob Moerbeek, LIBE, 15; Torstein Kvakland, 16;

Mireille Grosjean, ILEI, 18; Claude Nourmont, 18; Aurora Bute, 21; Gianfranco Polerani, 22; Eŭĥeno Kovtonjuk, 22; Yu Tao, 24; Renato Corsetti, 25; Povilas Jegorovas, 26; Brian Moon, 33.

 

En la malferma artikolo de “Balkana Verda Stelo” mi pledas por tute alia komitatano: Sviso Dietrich Michael Weidmann. Nur legi lian freŝan kaj ageman vizion sur la necesa reformo de UEA.

Li ne babilaĉas pri strategia plano, sed preparis pretan proponon de nova statuto (kiu ne venis ĝustatempe por publikigi en BVS).

Legu lian vivpriskribon en https://eo.wikipedia.org/wiki/Dietrich_Michael_Weidmann. Li povus esti membro de SAT, sed ekkomprenis ĝustatempe la malnovecon de ĝia mondobildo,

ĝustatempe vidis la danĝeron de Esperanto-Civito kaj tial eniris la estraron de Svisa Esperanto–Societo. Li ne nur estas aktivulo, sed aktivisto.

Tian homon ni bezonas. Li konas la komitaton, dek jarojn kiel A-komitatano de TEJO, kvar jarojn kiel komitatano de SES.

Malmultaj konas lin, sed mi legis de li en la komitata listo kaj tiel vi povas iom ekkoni lin en la malferma artikolo:

 

Mi deziras al vi multe da legoplezuroj kun “Balkana Verda Stelo”.

 

Redaktanto Johan Derks

 

PS: Bonvolu memori, ke tiu ĉi revuo ne estas nur reta revuo, sed estas eldonata por esperantistoj en dek unu sud-orientaj landoj, kiuj apartenas au limas al Balkano.

Vi povas aboni por unu jaro kontraŭ pago de 16 eŭroj al konto kun kodo bvst-n ĉe UEA (plej malmultekosta pagomaniero per PAYPAL kaj fina...@co.uea.org).

Pri rabato en kazo de pluraj abon(jar)oj petu johan...@gmail.com.

Tiu ĉi mesaĝo estas sendita nur al retdiskutlistoj. Bonvolu vaste dissendi ĝin al tiuj kiuj eble ne membras en via retdiskutlisto.

Balkana Verda Stelo, Junio 2016.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages