Re: Mi traslokiĝos al El Salvador

4 views
Skip to first unread message

Edŭardo Adam Navas López

unread,
Jul 12, 2013, 1:22:12 PM7/12/13
to F.Valim, semo, salvadora diskutlisto
Saluton Fernando.

Tre bone ke vi venos loĝi al Salvadoro.

Ĝuste mi ne estas sola esperanto-parolanto. Ni estas kelkaj, kvankam ni ne kunvenas jam delonge, bedaŭrinde. Tamen eble kelkaj el ni povus renkontiĝi por ekkoni vin kaj praktiki iomete.

Vi diru kiam vi estos jam instalita ĉi tie (mi supozas ke funkciuloj de la ambasadejo helpos vin), kaj ni povus plani kunvenon en iu loko.


Ni havas fejsbuko-grupon:
https://www.facebook.com/groups/esperanto.sv

Ankaŭ guglo-grupon:
https://groups.google.com/forum/#!forum/esperanto-sv

Ĝis!

atente,
Eduardo NAVAS
-




2013/7/9 F.Valim <fern...@yahoo.com>
Estimata samideano Eduardo Navas L.,

Vi min ne konas, mi trovis vian adreson en la Jarlibro 2013. En via lando vi estas la nura delegito, sed certe ne la sola samideano. Ekzistas multaj el ni en San Salvador? 

Hodiaŭa skribaĵo estas nur por informi vin, ke mi traslokiĝos al El Salvador ekde aŭgusto de 2013. Tie mi laboros ĉe la Ambasadejo de Brazilo. Mi tre ĝojas pri tiu ĉi ŝanĝo de lando, ĉar al mi ne ŝatas la malvarmo. Mi jam vivas en Kanado (en Vankuvero) dum du jaroj kaj duono, kaj ĉi tie estas tro malvarme!  

Mi jam konas vian belan ĉefurbon. Kune kun mia edzino ni estis tie por 3 tagoj en la maja fino, antaŭ la sezonaj pluvoj. Ni trovis la urbon tre agrablan. Ni konfirmis, ke la salvadoraj estas vere afabla kaj bonkora.  

Mi esperas konatigi vin kaj aliajn samideanojn de San Salvador. Mi tre bedaŭras, ke mi malofte havas la okazon por paroli nian verdan lingvon. Mi legas ĝin, sed ne parolas ĝin, estas domaĝe.

Elkore salutas vin, 

José Fernando VALIM

  

ĉ ĉ Ĉ   ĝ  ĝ Ĝ ĝ  Ĵ ĵ   Ŝ ŝ   ŭ Ŭ



Edŭardo Adam Navas López

unread,
Jul 17, 2013, 6:18:54 PM7/17/13
to F.Valim, semo, salvadora diskutlisto
Tre bone.

Ni atendos.


2013/7/16 F.Valim <fern...@yahoo.com>

Kara Edŭardo,

mi alvenos al San-Salvadoro la 25-a de julio, kaj mi loĝos en hotelo ĝis kiam miaj "homajhoj" alvenas, post tri semajnoj. Mi havas jam adreson: 525 Avenida La Capilla, San Benito. Kompreneble la funkciuloj de la ambasadejo helpos min ege. 

Mi kontaktos vin telefone kiam mi estos en San-Salvadoro. Mi tre ŝatos paroli esperante kun vi.

Kore salutas vin, 

Fernando VALIM

From: Edŭardo Adam Navas López <aliam...@gmail.com>
To: F.Valim <fern...@yahoo.com>
Cc: "semo, salvadora diskutlisto" <espera...@googlegroups.com>
Sent: Friday, July 12, 2013 10:22:12 AM
Subject: Re: Mi traslokiĝos al El Salvador
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages