La intereso de la peticio ĉe
Avaaz
Rekte alireblaj versioj estas ĝis nun :
Français + Esperanto :
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Deutsch :
http://www.avaaz.org/de/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
English:
http://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Español :
http://www.avaaz.org/es/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Italiano :
http://www.avaaz.org/it/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Português :
http://www.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
日本語 (japonais/japana) :
http://www.avaaz.org/jp/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Aliaj versioj atingeblaj tra la franca versio : dana, nederlanda,
ĉina, kartvela.
Alilingvaj versioj estas urĝe bezonataj.
Bedaŭrinde, oni eksciis, ke, pro la sistemo de Avaaz, ne plu eblas
aldoni rektan ligilon al pliaj lingvaj versioj.
Sekve, ĉiuj novaj versioj estos aldonitaj sub la franca versio, kiun
sekvas unualoke la Esperanto-traduko.
Skemo por unuecigi la tradukojn laŭ enhavo kaj aspekto kaj por
faciligi la laboron estas trovebla ĉe :
(EO) —
Tradukoj de la peticio por Esperanto ĉe Avaaz
Malrapide sed konstante, la peticio plue internaciiĝas :
2577 subskriboj je la 11a
(horo de Parizo).
Tiu peticio havigas inform-okazojn kaj kontribuas al konsciigo pri
temoj ĉirkaŭ kiuj ekzistas ankoraŭ nescio, tabuoj kaj eĉ
obskurantismo. De tempo al tempo aperas pliaj landoj : Kartvelio,
Urugvajo, Singapuro, Israelo, Kostariko... La japanoj ekagas.
Estas interese observi la evoluon de statistikoj pri konsulto de
la vorto "Esperanto" i.a. ĉe Wikipedia en periodo de 30, 60
kaj 90
tagoj.
Sama statistiko estus interesa pri
lernu.net
jam antaŭ ol finiĝos ĝia renovigo (vidu #3).
Pro tio, treege gravas kaj urĝas revizio, reaktualigo, pliriĉigo de
la dokumenta valoro de artikoloj pri
Esperanto (ankaŭ
pri ties
propedeŭtika
valoro, ties
iniciatinto,
ĝia historio, ktp) en ĉiuj lingvaj versioj de
Wikipedia.
Estas preferinde, ke la
Esperanto-versio
estu uzata kiel referenco, sed la plej kompletaj versioj (
EN,
FR,
ES,
RU,
PT,
PL, k.a.), povas
ankaŭ helpi tiucele aŭ havigi ideojn.
Se estos forta pozitiva reago ekster Eŭropo, tio certe havos favoran
influon en Eŭropo — kaj inverse — ĉar, evidente, Esperanto neniam
celis esti unika kaj nureŭropa lingvo. Ĝi devas esti samgrade la
hereda posedaĵo de la tuta homaro. Per amaso da ekstereŭropaj
subskriboj, estos pruveble, ke ekzistas en la tuta mondo deziro
rilati, interŝanĝi kun Eŭropo, se ankaŭ kun aliaj kontinentoj aŭ
plurnaciaj unuiĝoj, per pli justa kaj pli facila lingva ilo de
komunikado. Sukceso por Esperanto ie ajn en la mondo estu stimula
por la aliaj partoj de la mondo.
Ni memoru, ke komence de la jaroj 1920, ĉe la Ligo de Nacioj, kiam
la franca registaro — tiam koloniista, imperiismema kaj malnobla :
Okupacio de la Rur-regiono ekde 1923, kio faciligis akaparon de la
regpovo fare de Hitler en Germanio — starigis obstaklojn kontraŭ
Esperanto, pli ol duono el la landoj, kiuj proponis instruadon de
Esperanto en ĉiuj lernejoj de la mondo, estis ekstereŭropaj :
- Sudafriko
- Brazilo
- Ĉilio
- Ĉinio
- Kolombio
- Haitio
- Hindio (nun Barato)
- Japanio
- Persio (nun Irano)
- Belgio
- Ĉeĥoslovakio (nun dividita en Ĉeĥio kaj Slovakio)
- Italio
- Pollando
- Rumanio
Do, 9 landoj el 14.
Ni devas akcenti la fakton, ke la principo de justa komunikado ne
koncernas nur parton de Eŭropo, t.e. Eŭropa Unio, sed la tutan
homaron. Apartan gratulon al la brazilanoj, kiuj plej unue kaj plej
bone komprenis tion kaj subskribis multenombre !
Kiam estos sufiĉe da subskriboj por tiu peticio, tio ebligos
atentigi la amasinformilojn, la instancojn kaj la publikon pri la
Raporto de la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj (21an de septembro
1922) kaj la Raporton Grin (oktobro 2005), kiun la franca registaro
tutsimple ignoris, evidente pro tio, ke la aŭtoro, ekonomikisto,
kuraĝis reliefigi malavantaĝojn de la angla kaj avantaĝojn de
Esperanto :
Eblas ankaŭ rememorigi demandon de itala deputito pri la raporto
Grin ĉe la Eŭropa Eŭropa Parlamento (legebla en pluraj lingvoj,
sed
ne ĉiuj de EU, kio montras la limojn de tradukado !):
Subject: Public
policy on foreign-language teaching: the Grin Report