Saluton kara Taeko.
Okaze de la Internacia Virina Tago 2012, mi
sendas al la tuta mondo pacigan saluton el mia kara lando Salvadoro, kiu
ankaŭ suferadas multe pro pasintaj kaj nunaj interhomaj militoj.
Pacan kaj
sanan mondon oni nur atingos, miaopinie, pere de la fakto agnoski ke
ĉiuj estaĵoj de la naturo valoras, kaj ne nur homoj, kaj ne nur kelkaj homoj, kaj ne nur viroj.
amike kaj paceme,
Eduardo NAVAS
Datenoj:
Nomo: Eduardo Adam NAVAS LÓPEZ
Sekso: Viro
Aĝo: 29
Profesio: Profesoro
Loĝloko(urbonomo): Soyapango /sojapango/
Lando: Salvadoro (El Salvador)
-