Tre kara kaj estimata Eduardo Adam Navas Lopez
Elkorajn salutojn el Nepalo.
En Esperantujo mi nomiĝas Mian Salam SHANY. Mi estas Vic-prezidanto de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA), por la regiono Kaŝmir. Nuntempe mi volontulas ĉe la Nepala Esperanto Asocio (NEspA) kie mi instruas Esperanton al komencantoj (precipe al geknaboj) kaj ankaŭ al progresantoj. Plue por fondi modernan kaj tre utilan esperantan bibliotekon en la ofiecjo de NEspA mi serioze laboras kaj kolektas esperantajn librojn, revuojn kaj aliajn materialojn. Kunagadas kun la estraro de Nepala Esperanto-Asocio por serĉi manierojn per kiuj ni povos plifortigi Esperanto-movadon en Nepalo kaj ankaŭ en aliaj landoj de Azio precipe en Sudaziaj Landoj.
Plue ĉi kune mi sendas al vi broŝuron pri nia Speciala Ekskurso 2014 en Nepalo, okazonta ekde 6-a ĝis 17-a de Marto. Ĉi-foje, ni celas turismigi la partoprenantojn en mondfamaj turismaj lokoj de Nepalo. Ni havos diversajn esperantajn eventojn por pli vastigi nian lokan movadon. En nia evento 'SPECIALA EKSKURSO 2014 EN NEPALO' ĉiuj aĝgrupoj povas facile partopreni, ĝui, kaj samtempe kuraĝigi nepalajn esperantistojn. Pli detale vi povas legi en nia hejmpaĝo www.esperanto.org.np kaj ligilo: https://www.dropbox.com/s/iu3cc2fow5ztxax/SPECIALA%20EKSKURSO%202014%20EN%20NEPALO.%20PDF.pdf Bonvolu disdoni ĉi-tiun broŝuron al viaj amikoj por ke ili ankaŭ sciu pri nia progamo kaj partoprenante ĝuu tiun ĉi specialan ekskurson. Ni antaŭe dankas vin pro via kunlaboro kaj se vi havas iujn demandojn pri la programo, bonvole ne hezitu skribi al ni.
Bonvolu akcepti miajn sincerajn bondezirojn por vi, viaj familianoj kaj geamikoj.
Samideane via
Mian Salam SHANY
Volontula Esperanto Instruisto
ĉe Nepala Esperanto Asocio (aliĝinta al UEA)
Poŝtelefono: 00977 98 4346 0851
Retadreso: m.s....@gmail.com