★Raporto de la Internacia Virina Tago 2014 Hirosima
Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj,
Por la Internacia Virina Tago de UN la kunvenon ni havis en la 2a de marto cxe la Centro de Komuna Partopreno de Geviroj en la Socio de la urbo Hirosima. Sub la temo “Infanoj de Fukusximo tri jarojn post la katastrofo” plej parte virinaj aktivuloj el diversaj organizoj de la gubernio kaj la urbo Hirosima kunvenis plenplene en la halo.
En la malfermo la prezidanto klarigis pri la internacia intersxangxo de mesagxoj, kaj s-ino OSIOKA Taeko lauxte legis mesagxon el la 234 mesagxoj el 61 landoj kaj teritorioj antaux la urboestro,la preleganto, kaj pli ol 150 cxeestantoj kiuj havis presitan la Programon plej parte la mesagxojn ricevitajn nur per Esperanto.
Por la temo de la Tago vicprof. de univ. Fukusima unue en sia prelego opiniis ke la mesagxoj el tiom multaj landoj mencias pri Hirosximo-Nagasako-Fukusximo, kaj tiel homoj en la mondo hodiaux vidas kio okazis kaj okazas en Fukusximo.
La ekspozicio de la mesagxoj cxe la Centro dauxras gxis la 8a de marto.
Kun dankoj al vi kunlaborantoj,
S-ino YOSIDA Mariko, Prez.de la Plenuma Komitato de la Virina Tago 2014. Hirosima.
Kontakto-adreso:
S-ino OSIOKA Taeko, Hirosima Esperanto-Centro osi...@mua.biglobe.ne.jp
La mesagxoj por la Virina Tago 2014, Hirosima:
Azio(19):
Armenio 2/ Barato 1/ Cxinio 1/ Tajvano 1/ Israelo 1/ Irano 2/ Koreio 3/ Malajzio
1/ Nepalo 3/
Pakistano 1/ Uzbekio 1/ Vjetnamio 2.
Afriko(6):
Burundo 1/ Kenjo 1/ Kameruno 1/ Malio 1/ Nigxerio 1/ Reunio 1.
Oceanio(5):
Auxstralio 4/ Novzelando 1.
Nordameriko(4): Kanado 3/ Usono
1.
Latinameriko(20): Argentino 2/ Brazilo 12/ Kolombio 1/ Kostariko 1/ Kubo
1/ Meksiko 1/ Peruo 1/
Salvadoro 1.
Euxropo(180): Albanio 1/ Auxstrio 5/ Belgio 19/
Britio 3/ Bulgario 6/ Cxehxio 9/ Danio 2/ Estonio 1/
Finnlando 2/ Francio 54/ Germanio 10/ Grekio 1/ Hispanio 1/ Hungario 7/ Irlando 1/ Islando 3/ Italio 9/ Kroatio 5/ Litovio 1/ Luksemburgo 1/ Nederlando 6/ Norvegio 1/ Pollando 5/ Portugalio 2/ Rumanio 2/ Rusio 6/ Serbio 4/ Slovenio 5/ Svedio 4/ Svislando 3/ Ukrainio 1.