Re: Saluton el Japanio

3 views
Skip to first unread message

Edŭardo Adam Navas López

unread,
Jul 8, 2014, 4:14:17 PM7/8/14
to Nakatu Masanori, semo, salvadora diskutlisto
Saluton Masanori.

Mi provos prepari ion simplan por via ekspozicio, kaj espereble aliaj samlandanoj ankaŭ povus sendi ion.

atente,
Eduardo NAVAS
-


2014-07-06 22:43 GMT-06:00 Nakatu Masanori <torika...@ybb.ne.jp>:
Estimata s-ro Eduardo Adam Navas López
 

Mi trovis vian retadreson en JARLUBRO 2013 de UEA, ĉar mi havas ĝin kiel delegito de UEA loĝanta en la urbo Settu en Japanio.

Mi nomiĝas NAKATU Masanori kaj skribas kun peto de kunlaboro.

Mi estas vicprezidanto de Esperanto-Societo en Takatuki, en kiu urbo mi esperantiĝis en 1973 kaj aktivas en la societo por Esperanto.

Ni partoprenadas en Urba Kultura Festivalo per Esperanta Ekspozicio, kiu okazas en ĉiu aŭtuno. Ĉijare la ekspozicio estos la 49-foja.

Vi povas vidi kia estas nia ekspozicio en jena TTT-ejo.

http://www.geocities.jp/fdtsh088/ekspo-2013.html

Japanoj ŝatas ekscii kiel eksterlandanoj vidas Japanion kaj japanojn.

Antaŭ ĉ. dekkelkaj jaroj mi enketis pri tio, “Kion vi imagas laŭ la vortoj Japanio kaj japanoj”.

La rezultoj estis montritaj en la ekspozicio aranĝite en panelon kaj interesis multajn rigardantojn pro ne nur la enhavoj sed ankaŭ la nombro de la respondintaj landoj. Oni ekscias utilecon de Esperanto rigardante la panelon pri la rezultoj de la enketo.

Ni deziras denovigi la panelon kaj petas vin respondi “Kion vi imagas laŭ la vortoj Japanio kaj japanoj”.

Ni atendas vian afablan kunlaboron por nia Esperanto-Movado.

Sincere via NAKATU Masanori


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages