Insulo de la Rozoj, de Giorgio Rosa

3 views
Skip to first unread message

Enrique

unread,
Dec 10, 2020, 8:11:39 PM12/10/20
to esperanto...@googlegroups.com
Hieraŭ vespere, merkredon 9-an de decembro, 2020, mi vidis la filmon "Insulo de la Rozoj" per la servo Netflix. Ĝi mencias Esperanton, sed tre malmulte. Kiam oni atingas la insulon, oni vidas signon kun la esperanta nomo.

Por la filmo ili kreis novan insulon. La originala insulo estis konstruita de Giorgio Rosa en la maro Adriatiko, 12 kilometrojn for de Rimini, en Italio. Oni konstruis alian insulon por la filmo, sed en la insulo Malta, en loko kie la akvo estas malpli profunda ol tiu de la originala insulo. La insulo de la filmo estis pli alloga. La vera insulo estis pli alta. Oni devis supreniri per ŝtuparoj por atingi la plankon. Ŝajnas ke tiu de la filmo estis pli bela.

La filmo estas parolata en la itala lingvo. Mi legis anglajn
subtitolojn.

Enrique

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages