Saluton,
Scott kaj mi kunvenis cxe MichaelAngelo pasintsabate. Ni decidis kunveni en Junio la dua sabato de la monato, do la 8an de Junio.
Mi ankaux cxeestis la Sxikagan kunvenon
hieraux. Tie estis kvin de ni, sed oni ankaux konstatis ke la grupo malfortigxis kaj oni ne eblas instigi la junolojn partopreni kaj gvidi gxin. Plue mi menciis ke la ARE en kio mi cxiujare partoprenis en Novjorko preskaux mortis pro manko de partoprenantoj. Leszek opiniis ke la rekontigxoj velkas pro la reto kiu anstatauxigas ilin kaj ke la nur pensiuloj kaj lernantoj sajnas havi la tempon kaj la emon kunveni.
Finfine la sxikaga grupo decidis havi sian piknikon la 16an de Junio en Schiller Park. La detaloj estas en la retejo de la grupo:
--marko