Karaj,
ĉi tiun semajn-finon okazos
granda Tutmonda Marŝo de la Popoloj en pluraj partoj de la planedo por
postuli de la registaroj pli efektivan agadon kontraŭ la
tutmonda varmiĝo.
La Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Kin
Moon, invitis plurajn ŝtatestrojn al Novjorko por diskuti konkretajn
proponojn por la 21-a Konferencoj de la Partioj (COP21), kiu okazos en
Parizo venont-jare. Tiam la registaroj devos prezenti siajn kompromisojn
por redukti la forcejajn efikajn gasojn kaj eviti la altiĝon de temperaturo de la
planedo je pli ol 2 gradoj Celsius.
Multaj
NROj kaj homoj de la civila socio marŝos en Novjorko kaj en pluraj aliaj urboj de la mondo por premi la registarojn.
Ni,
kiel esperantistoj, ne povus maltrafi tiun eventon. Estas tre grave, ke
ni ĉeestu en la marŝoj de niaj urboj. Ne estos problemo se en la marŝo
de nia urbo estos malmultaj homoj. Plej gravas, ke tiaj homoj
estas pli malfermaj al ideoj, kiuj helpas protekti nian planedon, kiel ekzemple, la
uzo de internacia neŭtrala lingvo.
Se la homoj demandos al vi:
Kial Esperanto rilatas al klimat-ŝanĝiĝo? Jen la
argumentoj, kiujn vi povas uzi:
- Nur 6% el la
tutmonda loĝantaro parolas la anglan, kiel denaskan lingvon. Nur
Esperanto permesas al pli da homoj partopreni en la Internaciaj
Forumoj sen perdigi ilian kulturan identecon. Hodiaŭ la perdo de
kultura diverseco estas tre serioza problemo kaj ĉiu du semajnoj unu
lingvo malaperas.
- Kiam unu indiĝena lingvo
malaperas, kun ĝi ankaŭ perdiĝas multaj tradiciaj konoj, kiuj estas voĉe
transdonitaj de unu generacio al la alia. Kaj tio ankaŭ influas en la klimato. Ekzemple: la indiĝenoj povas
anstataŭigi siajn tradiciajn kaj daŭripovan agrikulturon praktikatan de
jarcentoj por komerca kaj unuspeca agrikulturo plena je venenaj hemiaĵoj kaj hemiaj
sterkoj kaj kiu ankaŭ donas stimulon al la forhakado de la arbaro.
- Por alfronti klimat-ŝanĝiĝon, ni multe bezonos investi en teknologio kaj esploro. Kaj Esperanto povos helpegi
en la interŝanĝo de konoj inter ĉiuj homoj de la planedo. Ne nur de
anglo-parolantoj al la aliaj (unu direkta komunikado), sed de ĉiuj al
ĉiuj (mult-flanka komunikado, kiu ankaŭ inkluzivigas indiĝenajn kaj
tradiciajn popolojn).
Certe ekzistas multaj aliaj pli bonaj
argumentoj por konvinki homojn pri la ligilo inter Esperanto kaj
Klimat-Ŝanĝiĝo. Se ni volas aperigi Esperanton al la ekstera publiko, estas grave pli kaj pli ekzerci trovi la ligilojn inter Esperanto kaj aliaj urĝaj temoj de la nuntempa socio, ekzemple: Renovigebla Energio; Kombato al
Malsato; Protekto de la Oceanoj; Forigo de Epidemioj, ktp. Mi scias, ke
tio ne estas facila, tamen ni devas strebi al tio. Ni ne povas limigi sin nur al la kampo pri kulturo. Ni devas partopreni en la diskutado de ĉiuj aliaj sociaj temoj, simple ĉar daŭripova kaj justa komunikado
estas afero kiu impaktas iun ajn sektoron de la vivo. Antaŭ du
semajnoj, ekzemple, mi havis la ŝancon paroli pri Esperanto en
internacia evento pri Akvo kaj Energio, ĉar evidentiĝis serioza
problemo pri komunikado.
Por scii, kie ekzistas planitaj marŝoj por la klimate proksime de vi, vizitu la ret-paĝon (ekzistas traduko en kelkaj lingvoj):
Estas
tre grave, ke ni esperantistoj donu la manojn al tiuj aliaj batalantoj
por pli bona mondo. Kiel prave diris Mark Fettes en Bonaero, "ni devas
montri Esperanton al tiuj homoj, kiuj jam estas esperantistoj, sed kiuj
ĝis nun ne scias, pri ĝia ekzisto." Bone, mi kredas, ke Mark parolis
tiel aŭ simile. :)
Plej amike,
Alvaro
PS1: Oni ankaŭ ĵus lanĉis dokumentan filmon pri tiu marŝo, sed bedaŭrinde ĝi estas nur en la angla.
watchdisruption.comPS2: En Rio de Janeiro, la marŝo okazos dimanĉe (21-a de Septembro) en Plaĝo de Ipanema je la 10:30h ĉe "Posto 8".