Disvastigado de la Strategia Laborplano de UEA 2013-2017

0 views
Skip to first unread message

esperantoRJ .

unread,
Apr 23, 2014, 10:50:47 AM4/23/14
to AERJ Associação Esperantista, esperanto-spiritismo, esperanto-rj, esperanto-brasil, Cooperativa Cultural dos Esperantistas, bejo-listo, bel-ana-diskutlisto, kke-diskutlisto
Karaj geamikoj,

mi laboras en Strategia Areo de Petrobras kaj povas diri, ke la strategia plano estas esenca por gvidi la projektojn kaj agadojn de la entrepreno. Ghi devas esti daure anoncata al chiuj aliaj areoj de la entrepreno. Chiuj funkciuloj devas koni ghin. Sen tio, homoj inventos projektojn sencelajn, kiuj ne estas ligitaj al la chefaj celoj kaj misio de la entrepreno.

Pasintan semajnon mi shaltis mian komputilon en mia laborejo kaj ech la ekran-protektilo estis kun la mesagho "Strategia Plano Petrobras 2015-2030". Dum ghia lancho, la prezidantino de la entrepreno donas multajn intervjuojn, montras PPT lum-bildojn pri ghi al la funkciuloj, la aliaj mastrumantoj refoje prezentas kaj diskutas ghin kun siaj subuloj, ktp.

Bedaurinde mi konstatas, ke la nura komunikilo, kiu daure disvastigas ghin estas la revuo Esperanto. Mi proponas al chiuj aliaj esperantistoj de la movado daure disvastigi ghin en chiuj niaj brazilaj esperantaj komunikiloj, tio estas, per malgrandaj anoncetoj che Brazila Esperantisto, InKo, La Lampiro, AERJ Informas, Rio Esperantista, Esperanto Ilustrita, ktp. La enir-paghoj de BEL kaj de niaj shtataj asocioj ankau devus havi ligilon al tiu dokumento. Dum niaj renkontighoj kaj kongresoj ni devus havi momenton kaj spacon por pridiskuti ghin kaj pripensi projektojn kaj agadojn ligitajn al ghi. Ju pli da homoj konos la Strategia Laborplanon, des pli kunordigita estos nia movado kaj sekve pli fruktodona kaj efika estos niaj atingoj. La Strategia Laborplano ne estas nur de la estraro de UEA, sed de la tuta esperantistaro.

Ni havas du eblecojn: chiuj laborante sencele kaj daure reinventante la radon au chiuj laborante sendepende sed kune kaj kunordige kun siaj okuloj direktitaj al la samaj celoj. Se ni chiuj preferas tiun chi lastan eblecon, disvastigu ni la Strategian Laborplanon de UEA.

Lum-bildoj pri la Strategia Laborplano de UEA:
Kompleta dokumento:
Kore, Alvaro
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages