Sukcesa Renkontiĝo en Irajá

1 view
Skip to first unread message

Allan Argolo

unread,
Jul 3, 2013, 11:17:51 PM7/3/13
to esperanto-rj, kke-diskutlisto, RJunulordeno, EKOR- Esperanto
(eo) Sukcesa Renkontiĝo en Irajá

Sukcese okazis la 4-a Esperanto Renkontiĝo de Leopoldina Regiono (ENEAL) en la lasta dimanĉo, kun partopreno de kvardeko da homoj. La evento, kies temo estis "La Socia Rolo de Esperanto", tute plaĉis al la ĉeestantaro kiu multe laŭdis la organizantojn (kaj ni tre dankas pro tio).

Resume, la renkontiĝo komenciĝis kun aktivaĵo gvidata de la afabla samideanino Julieta Dulce, el la eldenejo Lorenz. Ŝi vekis la homoj parolante pri la ĉeftemo laŭ tute agrabla maniero, starigante pripensadoj kaj diskutoj. Poste, oni ĝuis bongustan (kaj senpagan!) manĝeton por malebligi la "verdan malsaton".

Revene al la aktivaĵoj, prezentis tiam la anoj de e-grupo Claude Piron la skeĉon "La tri maljunaj simioj", verkita de la samideano Djalma Pessata, el kio tute ne mankis kaj rido kaj priipensado. Daŭrigante, eblis elekti aktivaĵon en la portugala, sub gvido de la junaj kuzoj Renan Lyra kaj Bruno Maciel el E-Grupo Pachoro, aŭ aktivaĵon gvidatan de la aktivulino kaj kantistino Dirce Sales. El la unua rezultis vigla diskutado ĉirkaŭ la roloj de la e-grupoj laŭ soci-inkluda vidpunkto, kaj la dua rezultigis diskutadon kaj pripensadon ĉirkaŭ la difinoj "lingvo" kaj "komunikado".

Por fini, oni spektis tre bonaj artaj prezentadoj: anoj de Printempo E-Grupo ludante brazilajn muzikojn esperant-lingve, la gefratoj Karenn kaj Allan Argolo ludante muzikojn en esperanto kaj en la portugala, la anoj de la E-Grupo L.L. Zamenhof Benedito kaj Margaret rolante kiel gefianĉoj ĉe la skeĉo "Mi rezignas" kaj la animoplenaj pupoj de la kamarado Paulo Alves.

Tiam, la senkorpa mistero vidis la renkontiĝo, ke ĝi estis bona, kaj ĝi finiĝis laŭ la suba foto:


(pt) Bem sucedido Encontro em Irajá

Realizado com sucesso o Encontro Esperantista da Área da Leopoldina (ENEAL) no último domingo, com a participação de cerca de quarenta pessoas. O evento, cujo tema foi "O papel social do esperanto", agradou aos presentes que muito elogiaram os organizadores (e nós muito agradecemos por isso.)

Em resumo, o encontro
começou com uma atividade guiada pela afável samideanino Julieta Dulce, da editora Lorenz. Ela acordou as pessoas falando sobre o tema do encontro de forma bem agradável, levantando reflexões e discussões. Então, pode-se desfrutar um delicioso (e gratuito!) lanche para evitar a "fome verde".

De volta
às atividades, em seguida, os membros do E-Grupo Claude Piron apresentaram a esquete "Os três macacos velhos", escrito pelo samideano Djalma Pessata, da qual não faltaram risos e reflexões também. Continuando, pode-se escolher entre a atividade em Português, sob a orientação dos jovens primos Renan Lyra e Bruno Maciel do E-Grupo Pachoro ou a atividade liderada pela aktivulino e cantora Dirce Sales. Da primeira rezultou-se uma animada discussão sobre os papéis dos grupos de esperando do ponto de inclusão social, e o segundo deu luz a uma discussão e reflexão sobre as definições de "linguagem" e "comunicação".

Para fechar
, foram vistas apresentações artísticas muito boas: os membros da Printempo E-grupo tocando músicas brasileiras em Esperanto, os irmãos Karenn e Allan Argolo tocando músicas em Esperanto e em Português, os membros
Benedito e Margaret do E-Grupo L.L. Zamenhof representando como noivos na esquete "Eu desisto" e as marionetes cheias de vida do camarada Paulo Alves.

Então
, o mistério incorpóreo viu o encontro, que ele era bom, e ele terminou como na foto abaixo:



Amike,
Allan Argolo
Esperantistas da Área da Leopoldina (ESAL)


Imagem inline 1
1063715_207090172748711_1948246221_o.jpg
1063715_207090172748711_1948246221_o.jpg

Allan Argolo

unread,
Jul 3, 2013, 11:25:52 PM7/3/13
to esperanto-rj, kke-diskutlisto, RJunulordeno, EKOR- Esperanto
Mi pardonpetas pro la akuzativ-eraroj en mia la lasta mesaĝo. Jen la korektoj:
:
1) Ŝi vekis la homojN parolante pri la ĉeftemo laŭ tute agrabla maniero, starigante pripensadojN kaj diskutojN
2) Por fini, oni spektis tre bonajN artajN prezentadojN
3) Tiam, la senkorpa mistero vidis la renkontiĝoN

Amike,
Allan


2013/7/4 Allan Argolo <allan....@gmail.com>

--
--
Mesaĝo ricevita pere de la RJunulordeno guglo-grupo.
Por sendi mesaĝon, bve. skribu al RJunul...@googlegroups.com
Por eliri, nur sendu malplenan mesaĝon al RJunulordeno...@googlegroups.com
Por ajnaj opcioj: http://groups.google.com/group/RJunulordeno
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "RJunulordeno" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to rjunulordeno...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

1063715_207090172748711_1948246221_o.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages