Soneto en Esperanto: "Junula plendo"

8 views
Skip to first unread message

Erick Fishuk

unread,
Aug 29, 2011, 7:03:36 PM8/29/11
to Esperanto? Renata Ensina (2a turma)
(Skribita de mi la 23-an de augusto 2011)

Rapida observo min prave instruas
Pri l' fushoj maljustaj de l' tuta homraso:
Milito, sufero, ofendo, forlaso,
Pro forta malbono tre chiuj enuas.

La povaj regantoj jam tostas sen taso,
Dum kri' malrichula elfore ekbruas.
Surstrate ludilon l' infan' ne plu ghuas
Char ghin enhejmigis la ofta krimpaso.

Alvenis la horo por granda protesto:
Se tiel trovighas la situacio,
Pli sagha ol ni estas iu ajn besto.

Restadu surtere, ho sankta racio,
Por ke estu l' mondo eterne la nesto
De chiu persono, de chiu nacio.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages