Fwd: [Esperanto RIO+20] Tutmonda Marŝo de la Popoloj por la Klimato (20-a kaj 21-a de Septembro)

0 views
Skip to first unread message

Henri Masson

unread,
Sep 20, 2014, 2:04:01 AM9/20/14
to Reago-fr, Reago, Change-kampanjo, Twitter_Agado, Esperanto-ATTAC, Szilvasi Laszlo / Lingvo-Studio, esper-inform
Kiel ni povas reagi en tiu afero, tie, kie ni estas ?
Ni povas almenaŭ informi, plusendi.
Restas nur kelkaj horoj por decidi.

Tutmonda Marŝo por la Klimato :


Henri Masson


-------- Message transféré --------
Sujet : [Esperanto RIO+20] Tutmonda Marŝo de la Popoloj por la Klimato (20-a kaj 21-a de Septembro)
Date : Sat, 20 Sep 2014 02:10:08 -0300
De : esperantoRJ . <alvar...@gmail.com>
Répondre à : esperan...@googlegroups.com
Pour : esperanto-brasil <esperant...@googlegroups.com>, esperanto-rj <espera...@googlegroups.com>, bejo-listo <bejo-...@yahoogrupos.com.br>, kke-diskutlisto <kke-dis...@yahoogrupos.com.br>, esperanto-spiritismo <esperanto-...@yahoogrupos.com.br>, esperantorio20 <esperan...@googlegroups.com>


Karaj,

ĉi tiun semajn-finon okazos granda Tutmonda Marŝo de la Popoloj en pluraj partoj de la planedo por postuli de la registaroj pli efektivan agadon kontraŭ la tutmonda varmiĝo.

La Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Kin Moon, invitis plurajn ŝtatestrojn al Novjorko por diskuti konkretajn proponojn por la 21-a Konferencoj de la Partioj (COP21), kiu okazos en Parizo venont-jare. Tiam la registaroj devos prezenti siajn kompromisojn por redukti la forcejajn efikajn gasojn kaj eviti la altiĝon de  temperaturo de la planedo je pli ol 2 gradoj Celsius.

Multaj NROj kaj homoj de la civila socio marŝos en Novjorko kaj en pluraj aliaj urboj de la mondo por premi la registarojn.

Ni, kiel esperantistoj, ne povus maltrafi tiun eventon. Estas tre grave, ke ni ĉeestu en la marŝoj de niaj urboj. Ne estos problemo se en la marŝo de nia urbo estos malmultaj homoj. Plej gravas, ke tiaj homoj estas pli malfermaj al ideoj, kiuj helpas protekti nian planedon, kiel ekzemple, la uzo de internacia neŭtrala lingvo.

Se la homoj demandos al vi: Kial Esperanto rilatas al klimat-ŝanĝiĝo? Jen la argumentoj, kiujn vi povas uzi:

- Nur 6% el la tutmonda loĝantaro parolas la anglan, kiel denaskan lingvon. Nur Esperanto permesas al pli da homoj partopreni en la Internaciaj Forumoj sen perdigi ilian kulturan identecon. Hodiaŭ la perdo de kultura diverseco estas tre serioza problemo kaj ĉiu du semajnoj unu lingvo malaperas.

- Kiam unu indiĝena lingvo malaperas, kun ĝi ankaŭ perdiĝas multaj tradiciaj konoj, kiuj estas voĉe transdonitaj de unu generacio al la alia. Kaj tio ankaŭ influas en la klimato. Ekzemple: la indiĝenoj povas anstataŭigi siajn tradiciajn kaj daŭripovan agrikulturon praktikatan de jarcentoj por komerca kaj unuspeca agrikulturo plena je venenaj hemiaĵoj kaj hemiaj sterkoj kaj kiu ankaŭ donas stimulon al la forhakado de la arbaro.

- Por alfronti klimat-ŝanĝiĝon, ni multe bezonos investi en teknologio kaj esploro. Kaj Esperanto povos helpegi en la interŝanĝo de konoj inter ĉiuj homoj de la planedo. Ne nur de anglo-parolantoj al la aliaj (unu direkta komunikado), sed de ĉiuj al ĉiuj (mult-flanka komunikado, kiu ankaŭ inkluzivigas indiĝenajn kaj tradiciajn popolojn).

Certe ekzistas multaj aliaj pli bonaj argumentoj por konvinki homojn pri la ligilo inter Esperanto kaj Klimat-Ŝanĝiĝo. Se ni volas aperigi Esperanton al la ekstera publiko, estas grave pli kaj pli ekzerci trovi la ligilojn inter Esperanto kaj aliaj urĝaj temoj de la nuntempa socio, ekzemple: Renovigebla Energio; Kombato al Malsato; Protekto de la Oceanoj; Forigo de Epidemioj, ktp. Mi scias, ke tio ne estas facila, tamen ni devas strebi al tio. Ni ne povas limigi sin nur al la kampo pri kulturo. Ni devas partopreni en la diskutado de ĉiuj aliaj sociaj temoj, simple ĉar daŭripova kaj justa komunikado estas afero kiu impaktas iun ajn sektoron de la vivo. Antaŭ du semajnoj, ekzemple, mi havis la ŝancon paroli pri Esperanto en internacia evento pri Akvo kaj Energio, ĉar evidentiĝis serioza problemo pri komunikado.

Por scii, kie ekzistas planitaj marŝoj por la klimate proksime de vi, vizitu la ret-paĝon (ekzistas traduko en kelkaj lingvoj):


Estas tre grave, ke ni esperantistoj donu la manojn al tiuj aliaj batalantoj por pli bona mondo. Kiel prave diris Mark Fettes en Bonaero, "ni devas montri Esperanton al tiuj homoj, kiuj jam estas esperantistoj, sed kiuj ĝis nun ne scias, pri ĝia ekzisto." Bone, mi kredas, ke Mark parolis tiel aŭ simile. :)

Plej amike,

Alvaro

PS1: Oni ankaŭ ĵus lanĉis dokumentan filmon pri tiu marŝo, sed bedaŭrinde ĝi estas nur en la angla.

watchdisruption.com

PS2: En Rio de Janeiro, la marŝo okazos dimanĉe (21-a de Septembro) en Plaĝo de Ipanema je la 10:30h ĉe "Posto 8".

PS3: Oni ankaŭ povos helpi pere de la subskribo de la jena peticio de Avaaz pri la klimat-ŝanĝiĝo:

https://secure.avaaz.org/po/100_clean_final/?slideshow
--
--
Oficiala ret-paĝo de RIO+20: http://www.uncsd2012.org/rio20/
Portugala ret-paĝo de RIO+20: http://www.rio20.info/2012/
Ret-paĝo pri la alternativa evento Cúpula dos Povos: http://cupuladospovos.org.br/

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Esperanto RIO+20" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to esperantorio2...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages