Helpopeto

0 views
Skip to first unread message

ludo...@t-online.hu

unread,
Oct 20, 2013, 1:02:51 PM10/20/13
to esperanto...@googlegroups.com


Karaj Geamikoj!

La sikula/sekela popolgrupo - vivanta ekde proksimume 1000 jaroj meze de la nuna Rumanio - estas la lasta nacia minoritato en Eŭropo, kiu absolute ne havas aŭtonomion.

Post unu semajno, la 27-an de oktobro la sikuloj organizos Grandan Marŝadon
por aŭtonomio kaj memadministracio de Sikullando/Sekellando.

Samtempe okazos manifestacioj por tiu ĉi celo en - almenaŭ - 5-6 grandurboj de la mondo.

Mi petas Vin, karaj Samideanoj, se Vi pensas, ke ankaŭ ili rajtas konserviĝi kaj uzi sian gepatran lingvon, bonvolu subskribi la suban peticion, kies esperantlingvan tradukon mi sendos nun, kiel alkroĉaĵon.

http://www.change.org/petitions/government-of-romania-recognize-the-autonomy-of-székely-land

Kun amikaj salutoj kaj antaŭdanko
Ludoviko Molnár
prezidanto de la 44-jara, Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

PS.: Kodado: Unicode (UTF-8), programo: Esperanta Klavaro (Ek)
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
Mia Ipernity-retejo: http://www.ipernity.com/home/45435
Sikullando (3).doc
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages