Karaj Geamikoj!
La 22-an de januaro 1823. finis Ferenc (Francisko) Kölcsey (proksimume:
Kolĉej) la verkadon de la nuna, hungara Nacia Himno.
Honore al la naskiĝtago de la Himno de Hungario ni festas ĉiun 22-an de
januaro la Tagon de Hungara Kulturo.
Kolomano Kalocsay (proksimume: Kaloĉaj) tradukis la Himnon Esperanten.
Sube Vi trovos la esperantlingvan tradukon, kiel nian festan donacon.
Kun amikaj salutoj
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas
PS.: Kodado: Unicode (UTF-8), programo: Esperanta Klavaro (Ek)
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
**********************************************
Himno
el la tempestaj centjaroj de la hungara popolo
La hungaron benu, Di',
per gajec', per spikoj,
ŝirman brakon tenu, Di',
kontraŭ malamikoj.
Nin delonge ŝiras sort',
donu gajan jaron,
por Pasint' kaj por Estont'
punis vi l' hungaron.
La praulojn portis vi
al Karpatoj gvide,
belan hejmon tie ĉi
donis vi konfide.
Kie Tisza kaj Danub'
fluas kun muĝado,
floris la heroa trup',
gento de Arpado.
Per vi riĉe tra l' Eben
ondis orspikaro,
ĉe Tokaj per via ben'
gutis la nektaro.
Ofte de l' sovaĝa turk'
prenis ni trofeon,
ĝemis Vien', fiera urb',
Matias-armeon.
Sed ni pekis. Ĝermis en
vi koler' kaj dubo,
kaj vi fulmojn ĵetis, jen,
el tondranta nubo.
Ĵetis vi kun sibla flug'
sagojn de tataroj,
poste ni sub turka jug'
ĝemis dum centjaroj.
Ho, tre ofte en ĉi land'
super niaj ostoj
sonis turka venko-kant'
flirtis ĉevalvostoj.
Ofte vin, patruj'! la id'
vundis per armiloj,
iĝis vi pro fil-perfid'
la cindruj' de l' filoj.
Kaŝis sin la rifuĝant,
grote glav' lin trafis,
kuris, kaj en hejma land'
hejmon li ne havis.
Sekvis lin tra val' kaj mont'
dub, ĉagren, amaro,
ĉe l' piedoj sanga ond',
supre fajromaro.
Fortikaĵo? Nun ruin'.
Flirtis ĝojhumoro?
Jen, nun anstataŭas ĝin
lamentad', stertoro.
Ho, liber' ne ĝermis el
sangverŝita tero,
falas arda larmo de l'
prema mallibero.
Ho, kompaton havu, Di',
inter ĉi pereoj,
ho, hungaron savu, Di'
el la mar' de l' veoj!
Nin delonge ŝiras sort',
donu gajan jaron,
por Pasint' kaj por Estont'
punis vi l' hungaron.
******************************