Unu subskribo por aŭtonomio de Sikullando

1 view
Skip to first unread message

ludo...@t-online.hu

unread,
Jun 3, 2013, 12:26:09 PM6/3/13
to esperanto...@googlegroups.com

Karaj Geamikoj!

Antaŭ 93 jaroj, la 4-an de junio 1920, en la Malgranda Trianon-Palaco de Versailles oni subskribis la pactraktaton fermantan la I-an Mondmiliton. Tiam Hungario perdis 2/3-an parton de sia 1000-jara, historia teritorio kaj 1/3-an parton de sia hungara loĝantaro.

Aŭstrio ricevis 4000 kvadratkilometrojn (km2) kun 292 000 loĝantoj (el inter ili 26 000 hungaroj); Ĉeĥoslovakio ricevis 63 000 km2-jn kun 3 500 000 loĝantoj (el inter ili 1 072 000 hungaroj); Rumanio ricevis 102 000 km2-jn kun 3 500 000 loĝantoj (el inter ili 1 664 000 hungaroj); la Serba-Kroata-Slavona Reĝlando ricevis 21 000 km2-jn kun 1 600 000 loĝantoj (el inter ili 461 000 hungaroj).

Ekde tiam ĉiu tria hungaro vivas eksterlande kaj ilia nombro de jaro al jaro malkreskas.

Tio okazas ankaŭ al la rumaniaj sikuloj/hungaroj. Por ne malaperi tute en la sekvaj jardekoj-jarcentoj, la rumaniaj sikuloj nun luktas por aŭtonomio kaj memadministracio.

Pri tio temas la peticio

http://www.change.org/petitions/government-of-romania-recognize-the-autonomy-of-székely-land ...

La anglan-hungaran peticion mi tradukis esperanten, ĉar mi pensas, ke ni, esperantistoj de la mondo povus helpi - per niaj subskriboj kaj nacilingvaj-esperantlingvaj alparoloj - la konserviĝon de sikula-hungara loĝantaro meze de Rumanio. La du-lingvaj alparoloj povus atentigi la ne-esperantistajn subtenantojn pri la uzebleco de Esperanto. Niaj subskriboj do povus esti duoble utilaj.

Se Vi tralegos la alkroĉaĵon kaj pensos, ke la klopodo de la rumaniaj sikuloj estas justa, bonvolu subskribi ankaŭ Vi la peticion.

Pli ol miaj 100 geamikoj jam subskribis ĝin. Dankegon pro ilia helpo kaj antaŭdankon pro Via helpo!

Amike
Ludoviko Molnár
prezidanto de la 44-jara, Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

Sikullando.doc
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages