Karaj Geamikoj!
Okaze de la Internacia Tago de la Virinoj mi ŝatus rekomendi tralegadon kaj
trapensadon de nia studlaboraĵo sub titolo Familimanaĝero: fako, okupiĝo,
profesio.
Laŭ nia opinio ĉiu familia hejmo estas l a b o r l o k o de unu
persono. Tiu ĉi persono estas la f a m i l i m a n a ĝ e r o.
En pli ol 90 %-j de la okazoj la familimanaĝeroj estas v i r i n o j.
Se la homaro agnoskus ilian grandegan, sindoneman kaj nemalhaveblan laboron
kiel ĉefan okupiĝon, la tutmonda senlaboreco povus signife reduktiĝi.
Ĉi tie Vi povas legi la esperantlingvan version:
http://www.ipernity.com/blog/45435/453959
la anglalingvan version:
http://www.ipernity.com/blog/45435/637647
kaj la hungarlingvan originalon:
http://www.ipernity.com/blog/45435/262047 ...
Nia studlaboraĵo estas libere aplikebla, plusendebla, aŭ tradukebla.
Kun amikaj salutoj kaj elkoraj bondeziroj al ĉiuj karaj virinoj
la 8-an de marto, 2014.
D-ro Ludoviko Molnár
prezidanto de la 45-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
PS.: Kodado: Unicode (UTF-8), programo: Esperanta Klavaro (Ek)
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html