Gravas atebnto pri aktualaj akazaĵoj

0 views
Skip to first unread message

Henri Masson

unread,
Dec 18, 2014, 5:37:36 AM12/18/14
to edefrance-...@googlegroups.com, Reago-fr, Reago, Change-kampanjo, Twitter_Agado
Mi ĵus kreis tiun afiŝon por interreta uzo.
Estas utile aldoni kun ĝi tiun ligilon :

List of wars involving the United States

depende de la kazo, kun tiu videbla ligilo, ĉar nevideblaj ligiloj ne funkcias ĉe Facebook :
  https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_wars_involving_the_United_States

Tion oni povas ligi kun mia projekto por la proksimiĝanta jaro 2015 :

“War is a Racket“ 80-jara kaj 80-lingve

http://www.ipernity.com/blog/32119/801409

Mia iniciato plaĉis al la grupo Smedley Butler Society ĉe FB ( https://www.facebook.com/SmedleyButlerSociety — estas nun 177 "ŝatoj", do, se vi povas ankaŭ klaki  sur "Ŝati" aŭ "Like" aŭ "J'aime“, tio utilos), sed estus utile rilati kun ili, almenaŭ komence, en la angla. Tion mi ne povas fari.

Sukceso ebligus konvinki usonajn asociojn, kiuj aktivas sur terenoj sociala, paca, ekologia, demokratia, ktp, ke la angla ne sufiĉas kaj ke Esperanto povas esti plia atuto. Mi rilatas ankaŭ iom kun Zinn Education Project ( https://www.facebook.com/ZinnEducationProject ), Iraq Veterans Against the War ( https://www.facebook.com/IraqVeteransAgainstTheWar ) kaj kelkaj usonaj aktivuloj.

Tamen mankas ankoraŭ al mi multaj konfirmoj aŭ korektoj pri nun 81-lingva traduko de "War is a Racket".
Asterisko * signifas ke ĉio estas en ordo pri la signita traduko.

Mi konstatis ke tiu ege simpla frazo estas nefacile tradukebla por multaj, ĉefe pro la vorto "Racket".
En la franca ĝi estas uzata senŝanĝe. La ĝusta traduko estus "escroquerie", t.e. friponaĵo, trompaĵo, sed kun ideo de perforto. Tio estas laŭ mi ekscese milda.
Mi mem tradukis per "mafiaĵo" (france : une affaire mafieuse) pro tio ke en la priskribo, kiun donas la generalo Smedley Butler pri si mem fine de la libreto, li komparas sin kun Al Capone, kiu agis en tri urbaj kvartaloj dum li mem agis sur tri kontinentoj.

Do, se vi povas mem konfirmi aŭ korekti, via helpo estos bonvena.
Same se vi trovos kompetentan scipovanton de alia lingvo (ankaŭ ne uzita inter la 81), kiu povos havigi aŭ korekton aŭ novan tradukon por plia(j) lingvo(j).

Antaŭdankon kaj agrablan jarfinon

Henri

McKinley-Bush-War-Racket.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages