Karaj Geamikoj!
Honore al la hungaria Memortago de Viktimoj de la Komunismo hodiaŭ mi aperigis sur mia Ipernity-retejo la artikolon de Profesoro D-ro Endre Dudich sub titolo "Neebla lando". La artikolo enhavas sur 11 paĝoj la koncizan, esperantlingvan historion de Hungario.
Vi trovos ĝin klakante al
http://www.ipernity.com/doc/45435/14305744 .
Dankegon pro la permeso de Profesoro Dudich!
Kun amikaj salutoj
Ludoviko Molnár
PS.: Estus tre bone legi similajn, koncizajn priskribojn de la historio de ĉiuj landoj. Unu el la plej gravaj problemoj de la Eŭropa Unio estas, ke ĝiaj popoloj ne (aŭ nur supraĵe) konas la historion unu de la alia. Esperanto povus esti unika ilo por ekkoni unu la alian...
PS.: Kodado: Unicode (UTF-8), programo: Esperanta Klavaro (Ek)
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html