#2015 — #1 — Internacia Virina Tago — Alvoko de la Hiroŝima Esperanto-Centro #1 — Journée Internationale de la Femme 2015 — Appel du Centre d'Espéranto d'Hiroshima #2 — Espéranto-Vendée enretigita / Espéranto-Vendée en ligne

2 views
Skip to first unread message

Henri Masson

unread,
Jan 14, 2015, 3:37:19 AM1/14/15
to

#1 — Internacia Virina Tago — Alvoko de la Hiroŝima Esperanto-Centro

Skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio.

Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 22 organizoj sub Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2015 Hirosima sendas al vi mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni nian mesaĝon al viaj geamikoj, viaj asocioj.

Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hirosima, prezentos en la kunveno de la Tago.

Limdato estas la 15-a de februaro 2015, por ke ni ekspoziciu la mesaĝojn ekde la 24-a de februaro.
Kun antaŭdankoj,
(s-ino) OSIOKA Taeko


Mesaĝo por la Internacia Virina Tago de UN 2015, Hirosima

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo.

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2015 Hirosima konsistas el 22 organizoj kaj la municipo Hirosima, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi. En la 8-a de marto, 2015, por la Internacia Virina Tago de UN en la 8-a de marto, ni havos kunvenon por kunlaboro per saĝoj kaj fortoj, kaj antaŭen puŝi konstruon de la socio por komunapartopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo organizas kunlaboron por heredigo de la urbo paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri
fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.

En aŭgusto antaŭ 70 jaroj la nuklebomboj en sekundoj detruis la du urbojn Hirosima kaj Nagasaki, rabis 210 000 vivojn.
Hodiaŭ ankoraŭ daŭras sufero de pli ol 200 000 Hibakŝoj, bombitaj de nuklea armilo. Sed, pli ol 16 000 nukleaj misiloj ankoraŭ nun restas ekipitaj kaj tuj lanĉeblaj en la mondo.
Nun por nuligi ĉiun nuklean armilon necesas agado en civitana nivelo kaj movi sian registaron en multaj landoj.
Temo de la Internacia Virina Tago 2015 Hirosima estas:
“En 70-a jaro post la atombombado pacon protektu ni mem, se ni ne agadas, nenio ŝanĝiĝos.”
En tiu tago, 8-an de marto, ni havos prelegon, elpensos, kion lanĉi al la mondo el atombombita Hiroŝimo. Ni mem aktivu por paco kaj
por detruado kaj malpermeso de ĉiuj nukleaj armiloj.

YOSIDA Mariko(s-ino) Prezidanto de la plenuma komitato
Municipo Hirosima, Japanio

Kun virinaj organizoj:

Arko de Hirosima/ Konsilio Yui-porto / Kina karavano/ Novjapana virina asocio/ Ligo de vartistoj/
Hirosima Esperanto-Centro/ Ligo de medicinaj sindikatoj/ Sindikato de emeritoj/ Instruista laborsindikato/
Ligo de solaj patrino k infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj oficistoj/ Laborsindikato de urbaj oficistoj/
Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/ Ligo de virinaj asocioj WENET/
Ligo de Komercistoj/ Virina demokrata klubo/ YWCA/ Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio/
Ligo de Patrinoj de la gubernio/ Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hirosima/
Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.

Limdato kaj aliaj: la 15-a, februaro 2015.
Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko(urbonomo), lando.
Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osi...@mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio


#1 — Journée Internationale de la Femme 2015 — Appel du Centre d'Espéranto d'Hiroshima

Mme Taeko OSIOKA,  Japon, relance son appel depuis la ville d'Hiroshima pour 2015.
Le Centre d'Espéranto d'Hiroshima et l'une l'une des 22 organisations relevant du Comité exécutif de la Journée Internationale de la Femme 2015 d'Hiroshima. Il demande d'envoyer des messages pour la Journée Internationale de la Femme et d'en faire part à vos amis, vos associations.

Les messages seront exposés avec leur traduction en japonais sur des sites publics de la ville d'Hiroshima, et présentés aussi à la réunion de la Journée, le 8 mars.

La date limite est le 15 Février 2015, de sorte que l'exposition commencera dès le 24 février.
Avec nos remerciements anticipés.
(Mme) OSIOKA Taeko

L'appel concerne l'envoi de message en espéranto du monde entier en mémoire du 70 ème anniversaire des bombardements atomiques d'Hirohisima  et de Nagasaki sous lesquels périrent 210 000 Japonais et plus de 200 000 souffrent encore des suites

Plus de détails en espéranto ci-dessus.


#2 — Espéranto-Vendée enretigita / Espéranto-Vendée en ligne

N°107-janvier 2015 

Ĉefaj temoj / Thèmes principaux:

Langue propédeutique d'orientation et d'intégration  (lingvo propedeŭtika kaj de orientiĝo kaj integriĝo).
Agadraporto de la aasocio por 2014. Rapport d'activités pour 2014.



Henri Masson
espero.hm[ĉe/chez]wanadoo.fr
http://www.ipernity.com/home/32119
Twitter : @vinoverda
Facebook
EO > Enskribiĝo kaj malenskribiĝo al tiu informlisto laŭ simpla peto
Tiuj ĉi informoj estas libere uzeblaj, prefere kun mencio de la fonto.
FR > Inscription et désinscription à cette liste d'information sur simple demande.
Ces informations sont librement utilisables, de préférence avec mention de la source.
Aŭtomata tradukado / Traduction automatique :
Google
Translate
Traduku.net
Apertium
GramTrans
itranslate4.eu
Vikitradukilo - Traduko de vikipaĝoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages