la propono de la plej nova membro de nia Esperantosekcio de AWC,
sinjoro Dirk SCHMELING, estis farita sub la ekkono, ke infanoj bezonas
orientighon, jam en fruaj vivjaroj, al etikaj altvaloraj celoj. Tion
oni povas realigi kun gvidado kaj ankau kun simboloj.
Kaj pro tio estus tre bone, se oni donas al infanoj "Infanan pasporton
Mondcivitanan" de nia movado.
Se la juna homo tiam estas je la sojlo de la plenkreskula agho, li mem
povas decidi, aparteni al la komunumo de Mondcivitanoj (kun plentrajta
Pasporto petonda), au ne.
Ghenerale ne ekzistas problemoj de la teknika realigo, sed antaue ni
diskutu pri la temo kaj atingi komunan konsenton.
Bonvolu sendi vian opinion pri tio, aticipan dankon,
kor salutas vin Gerhardo