Subteno de UEA

1 view
Skip to first unread message

Gerhard

unread,
Jul 29, 2007, 4:43:46 PM7/29/07
to Esperanto Mondcivitano
Karaj gesammondcivitanoj,

mi devas kaj volas esprimi mian dankon por la subteno de UEA en
Roterdamo.Mi ege ghojas pri la bona kooperado, mi ricevis kelkajn
lernlibrojn kaj vortaretojn en la Franca lingvo por la lernado de
ESPERANTO, kunportendaj je mia vojagho al Benio, la starto estos la 6a
Augusto 2007. La vojagho estas celata al la landoj Benino, Nigherio,
Togolando kaj Ganao.
Gheneralaj temoj estos: Seminarioj kaj prelegoj pri la Esperanto-
movado kaj Mondcivitaneco.
Kaj la plej grava evento estos la kontakto al la konataj kaj nekonataj
homoj en Okcidentafriko, chu (ankorau) Neesperantistoj chu
Esperantistoj.


Kore salutas vin Gerhard

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages