google-grupo "Eŭropaj Federistoj"

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo

unread,
Mar 24, 2010, 11:00:46 AM3/24/10
to Esperanto Mondcivitano
Karaj samlistanoj,

malgraŭ mi konstatis ke plejofte en ĉi diskutejo oni interparolas per
la angla, mi informas tiujn kiuj ŝatas komuniki per la internacia
lingvo, ke ĵus naskiĝis la Google-grupo [EU-federo] en lingvo
esperanto. Ĝis nun ĝi konsistas el 22 membroj. La grupo
- favoras al federa Eŭropunio agorde kun UEF (Unio de Eŭropaj
Federistoj);
- sintenas senpartie kaj sendepende, gastigante liberan debaton por aŭ
kontraŭ la Unio.

Sume la diskutgrupo ne parolas pri esperanto, sed PER esperanto.
Vere Eŭropunio ne estas ankoraŭ oficiale federa Unio, tamen ĝi estas
evidente
survoje al tia unuiĝo. En la diskutlisto ni ja proparolos ankaŭ pri ĉi
temo.

En la citata Google-grupo estos legeblaj en esperanto:
- dokumento pri "Eŭropa Federismo"
- la "Ĉarto de la Homaj Rajtoj de EU"
- la fundamenta "Traktato de EU"
- la Manifesto de Ventotene/A. Spinelli
- la adresoj de la landaj organizoj de UFE (Unio de Eŭropaj
Federistoj(
- malgranda "Eŭropunia vortareto".

Por aliĝi la grupon sendu malplenan mesaĝon al: <EU-federo
+subs...@googlegroups.com>
Por vizitu la grupon <http://groups.google.com/group/EU-federo>

Aliĝinte, vi povos sendi mesaĝojn al la grupo <EU-
fed...@googlegroups.com>

Vi estas bonvenaj, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages