Fwd: EKO 2 La kongreso en Nov-Zelando

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2020, 12:41:00 PM1/12/20
to listo 'landa brita' *, listo 'landa brita', listo 'landa brita 1', listo NOEF 'NOEF', Nordlondona_es., listo 'instruado-en-Britujo'


---------- Forwarded message ---------
Da: Stefan MacGill <stefan....@gmail.com>
Date: dom 12 gen 2020 alle ore 01:36
Subject: Fwd: EKO 2 La kongreso en Nov-Zelando
To:




Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj

EKO 2020-02 sendita la 11an de januaro el Auckland, Nov-Zelando.


Esperiga momento en la antipodoj


'Estas esperiga momento por UEA’ diris en la 11a de januaro ĝia prezidanto, Duncan Charters, en la malfermo de la komuna kongreso de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Asocioj AEA kaj NZEA nun okazanta en Aŭklando, la plej granda urbo de Nov-Zelando. Li tamen agnoskis la nunajn malfacilaĵojn, ĉefe financajn, kiuj rememorigas al ni la vortojn de Julio Baghy el ironia poemo ‘Estas mi esperantisto’ verkita antaŭ okdeko da jaroj: ‘Se la movado, organizo, baraktas en la krizo...’ Kial do tiu optimismo? ‘Grandparte ĉar antaŭ ni troviĝas granda akceptema publiko. La Esperanta parto de la progamo Duolingo altiris preskaŭ du milionojn da vizitantoj, kaj tiu estas nur unu el multaj lingvolernaj programoj.’ Da kiuj Duncan nombris de antaŭa studo 57 multlingvaj kaj senpagaj, el kiuj 54 proponas Esperanton aŭ informas pri ĝi. Pri la financoj, li informis, ke la nova estraro jam laboras pri diversaj subvenciebloj kiel parto de nova impeto pri eksteraj rilatoj, atingis jam unu gravan sukceson kaj atendas aliajn.  Konklude li komentis: ‘Klare necesas rekonceptado de la rolo de UEA, al tio kontribuos aparta atento en la sekva Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado, pri la rilato de UEA kaj Unuiĝintaj Nacioj, kiu tiam festos sian 75-jaran jubileon".


Nuntempa Referenco:

Ŝajnas ke nuntempe preskaŭ ĉiu senkosta lingvolerna retejo aŭ saĝtelefona programeto kun almenaŭ 25 lingvoj fakte ofertas ankaŭ Esperanton - troveblis ĝis nun nur kvar esceptoj; temas pri du duonŝtataj retejoj (la radio- kaj televid-entrepreno BBC kaj Foreign Service Institute (FSI), la kleriga instituto de la usona ŝtato por diplomatoj kaj aliaj ŝtatoficistoj pri eksterlandaj aferoj) kaj du neŝtataj (Open Culture kaj LANGMaster)

https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ofertataj_Esperanto-lerniloj).  

(Informoj de Lu Wunsch Rolshoven)


La kongreso dauros plenan semajnon gis la 19a de januaro. Ghi havas rimarkinde rican programon, konsiderante, ke aligoj sumis je nur 36, el ses landoj. En la malfermo fizike partoprenis 31 personoj, sed pliaj aldonigas lau la ebloj. La kongreso enhavas someran kursaron, kiu disvolvigas en tri grupoj. Krome okazos fine de la semajno la 62a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO), pri kiu ni raportos aparte. Fotoj sekvos.



Aktivula Maturigo denove en Afriko


La 61a AMO-seminario en Burundo okazis dum 3 tagoj kun 30 partoprenantoj fine de decembro 2019.


Gvidantoj kaj programo:


SABIYUMVA Jérémie: senperforta komunikado

Adjé Adjévi: Kiel verki gazetaran komunikon 

Mireille Grosjean: UEA kaj TEJO (kaj la nova kotizsistemo)

Duncan Charters (skype):  Konfliktosolvado

Rakoen Maertens kaj Francesco Maurelli :  seminarioj pri eksteraj rilatoj

Foto en la PDF


Stefan MacGill

Respondecoj UEA: Landa Agado
Respondecoj ILEI: EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj

Atingoj etaj, sed konkretaj


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, Britujo
tel. 00-44-(0)7399 273515renato....@gmail.com





NZ kong EKO 2 1p 1f.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages