Interesiĝantoj pri Esperanto-lernado / instruado povas viziti unu kursan lecionon de la Jagelona Universitato merkredon, la 24-an de januaro, je 19:00-21:25 (laŭ la tempo en Pollando, UTC + 1). Nivelo de lingvokono de la partoprenontoj: meza. Venu studi kun esperantistoj el aliaj landoj i.a. pri la gramatika artikolo.
La nombro de vizitontoj estas limigita. Oni partoprenos senpage kaj sen sindevigoj.
Bv. aliĝi ĝis
merkredo 24 januaro, horo 16:00 (laŭ la tempo en Pollando).
Kiel aliĝi
Bv., simple, sendi jenon al la adreso esperant...@gmail.com :
via nomo
via persona nomo en Esperanto
urbo, lando
via Skype-nomo
Se vi ne povas partopreni nun, estas ankoraŭ alia eblo ĉeesti lecionon, merkredon, la 31-an de jan. (aliĝo ĝis 30 jan.), je la sama horo. Bv. aliĝi sammaniere.
Amike