URĜA. Invito al du kursoj: 1. Lingva precizeco 2. Verkado de tekstoj - gvidotaj vive, en Interreto. Por A-landanoj malpli alta prezo.

0 views
Skip to first unread message

Maria Majerczak

unread,
Dec 15, 2023, 10:24:31 AM12/15/23
to esperanto-...@groups.io, univer...@groups.io, e-...@googlegroups.com
Dankon al la karaj Gesamideanoj, kiuj kontribuis al disvastigado de la pasintjara anonco pri la kursoj de la Jagelona Universitato. Nun ni petas ilin kaj ankaŭ aliajn Esperantistojn helpi disvastigi ĉi tiun novan informon en siaj landaj diskutlistoj, inter siaj konatoj, inter personoj, al kiuj utilus la lernado ktp., se tio eblas. Antaŭdankon!

Invito al du Esperanto-kursoj: 1. Lingva precizeco 2. Verkado de tekstoj - gvidotaj vive, en Interreto 

Studu Esperanton ĉiusemajne, kun aliaj esperantistoj, loĝantaj en diversaj landoj. La Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta mondo du novajn kursojn gvidotajn vive, en Interreto.

kurso 1

Praktika kurso: lingva precizeco


Ni donos specialan atenton al la malfacilaj por esperantistoj gramatikaĵoj. Sed ni ne faros tion tiel, kiel oni faras kutime. Eblos KOMPRENI, i.a., la uzojn de la finaĵo -n kaj la gramatikan artikolon en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. KOMPRENO de la artikolo estos atingita dank’ al eksplikado, uzanta relative novan semantikan teorion pri ĉi tiu lingva elemento. Tamen la klarigado en ĉi tiu kurso okazos en facile komprenebla por ĉiuj maniero. 

Estas bone konata la fakto, ke la ĝis nun uzataj en instruado de diversaj lingvoj reguloj pri la artikolo estas sufiĉe mekanikaj kaj obskuraj. Inter diversaj ekzistantaj aliroj al ĉi tiu gramatikaĵo la menciita teorio estas iasence revolucia - ĝi estas la sola, kiu klare eksplikas ĉiujn uzojn de la artikolo. 


kurso 2

Kurso por verkistoj, ĵurnalistoj, aŭtoroj de blogoj kaj aliaj verkantoj


En iuj retpaĝoj, en kiuj estas publikigitaj beletraj aŭ aliaj tekstoj, foje videblas, ke iu aŭtoro skribis ion alian ol li aŭ ŝi intencis kaj ne konscias pri tio. En la nova kurso oni studos i.a. pri diversaj lingvaj kaptiloj, kiuj insidas verkantojn. La kursano ricevos ĉian helpon pri sia individua verkado.

Jam aliĝis al la kursoj kelkaj partoprenintoj en la pasintjara lernado.

_______


5-monataj kursoj, kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas, krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la prestiĝa, internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

Limdato por aliĝi:  19 decembro 2023 (aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj). 


Pli da informoj pri la kursoj: https://bit.ly/37MIYye

(aŭ    https://docs.google.com/document/d/1JvimMeNl-nc3VJhi44f6NjbzDuaZvepiVRl0BYdEW5c/preview)

 

Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com  (ni publikigas la adreson de la kursoj en tia kontraŭ-spama formo).


Invitas vin elkore

Maria Majerczak

Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato


Maria Majerczak

unread,
Dec 18, 2023, 9:02:04 PM12/18/23
to esperanto-...@groups.io, univer...@groups.io, e-...@googlegroups.com, Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de E, scienca-kaj...@groups.io, listo 'kontinenta europo'
Saluton,

S-ro Henri Masson tre afable preparis kaj publikigis en X (eksa Twitter) taŭgan, koncizan franclingvan informon (pepon, cititan ĉi-sube) pri la kursoj. Se iu bonvolas helpi informi esperantistojn, jen preta anonco, kiun oni rajtas uzi en sociaj aŭ aliaj retejoj, ankaŭ en aliaj lingvoj. Antaŭdankon!

en E-o

Internacia kvalit-rekono EAQUALS

por la instruado de Esperanto en la prestiĝa Jagelona Universitato en Krakovo.

Novaj 5-monataj kursoj de Esperanto

por progresintoj,

por verkistoj, ĵurnalistoj.

Januaro-junio 2024.

https://bit.ly/37MIYye


en la franca
Reconnaissance internationale de qualité EAQUALS
pour l'enseignement de l'espéranto à la prestigieuse Université Jagellonne de Cracovie
Nouveaux cours d'espéranto de 5 mois
pour les étudiants avancés
pour les écrivains, journalistes
Janvier-juin 2024

Amike
Maria Majerczak


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages