Saluton,
Mi petas Esperantistojn helpi disvastigi ĉi tiun novan informon en siaj landaj diskutlistoj, inter siaj konatoj, inter personoj, al kiuj utilus la lernado ktp., se tio eblas. Antaŭdankon!
---------
La Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, invitas esperantistojn el la tuta mondo al forta internacia post-baza
kurso B1
La kurso estos gvidata en Interreto, vive, realtempe. Instruos Maria Majerczak. Intensiva parolado kaj skribado. Interesaj materialoj. Ĉiu kursano estas bone prizorgata. Ne estas aĝo-limo. 7-monata kurso, kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.
La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas, krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la prestiĝa, internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.
Studu Esperanton ĉiusemajne kun gesamideanoj en diversaj landoj, sen eliri el via hejmo.
Limdato por aliĝi: 17 novembro 2025 aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj.
Pli da informoj pri la kurso: https://bit.ly/37MIYye
(aŭ https://docs.google.com/document/d/1JvimMeNl-nc3VJhi44f6NjbzDuaZvepiVRl0BYdEW5c/preview)
Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com (ni publikigas la adreson de la kursoj en ĉi tia kontraŭ-spama formo).
Invitas kore
Maria Majerczak
Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato
Ni chinigos kaj disvastigos la informon!amike via,--Chen JiPrezidanto de Komisiono de Azia-Oceania E-MovadoGhenerala Sekretario de la Ĉina Esperanto-LigoDirektoro de Redacio El Popola ChinioKomitatano A de Ĉina Esperanto-LigoTel: 86 10 68996130;13126784506Adr. P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio
_._,_._,_
Groups.io Links:You receive all messages sent to this group.
View/Reply Online (#2365) | Reply to Group | Reply to Sender | Mute This Topic | New Topic
Your Subscription | Contact Group Owner | Unsubscribe [mmaje...@gmail.com]
_._,_._,_