Pola lernejo invitas partopreni en ekspozicio de infanaj desegnaĵoj

3 views
Skip to first unread message

Maria Majerczak

unread,
Apr 18, 2025, 9:58:41 AM4/18/25
to Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de E, listo 'kontinenta europo', listo 'kontinenta azia', listo 'instruado-en-Britujo', eraj...@googlegroups.com, iberiaespe...@googlegroups.com, soc.cultur...@googlegroups.com, univer...@groups.io, scienca-kaj...@groups.io, listo 'nova landa-agado'

Saluton,

Magdalena Knosala estas pola instruistino, kiu eklernis Esperanton en la Jagelona Universitato fine de 2021 kaj nun partoprenas mian novan kurson. Ŝi deziras enkonduki Esperanton en sian lernejon. Ŝi decidis organizi ekspozicion de pentraĵoj kaj desegnaĵoj de infanoj el la tuta mondo por allogi la atenton de la gelernantoj al Esperanto. Ŝi petas helpon trovi partoprenemajn infanojn, ankaŭ tiujn, kiuj ne lernis Esperanton (espereble, ĉi tiu arta aktivaĵo alproksimigos ilin al Esperanto). Eble vi havas lernantojn aŭ nevojn, nepojn, proprajn infanojn, aŭ konas infanojn de viaj konatoj… Ĉu vi bonvolus inviti ilin kontribui al la ekspozicio kaj emus helpi disvastigi la informon laŭ viaj ebloj, ekz. plusendi ĝin al diskutlistoj landaj kaj aliaj, en kiuj ĝi ne aperis, al viaj propraj adreslistoj, al inividuoj, al lernejoj? Estus bone, se venus bildoj el multaj landoj - tio impresus gelernantojn, gepatrojn kaj eble eĉ amaskomunikilojn.

Detala informo pri la organizata ekspozicio troviĝas en la ĉi-suba anonco.

Maria Majerczak

--

Magdalena KNOSALA:

La bazlernejo n-ro 2 en Poznano, Pollando, petas 7-12 jarajn infanojn el la tuta mondo sendi desegnaĵojn aŭ pentraĵojn pri "La plej grava por mi vorto", paperpoŝte, al la adreso de la lernejo. 

En la supra parto de la folio estu skribita per grandaj literoj, en Esperanto, la plej grava por la infano vorto. Sub ĝi aperu bildo pri ĉi tiu vorto. 

Sur la malantaŭa flanko de la folio oni bonvolu skribi la personan nomon de la infano-aŭtoro, la aĝon kaj la landon, el kiu la aŭtoro venas kaj la retpoŝtadreson, al kiu ni sendos diplomon kaj fotojn de la ekspozicio. Tiu estos bela kaj interesa! 

NOTOJ

Rajtas partopreni ankaŭ infanoj ne konantaj Esperanton. 

Eblas sendi kontribuojn de kelkaj infanoj en la sama koverto.

Bonvolu konsideri, ke sendo de laboraĵo signifas konsenton de unu el la gepatroj aŭ de la prizorganto de la infano je partopreno de ties bildo en la ekspozicio, krome, akcepton, ke la infano skribu sur la bildo sian personan nomon kaj aĝon kaj konsenton je publikigo de fotoj pri la ekspozicio en la retejo kaj Fejsbuk-ejo de la Bazlernejo n-ro 2 en Poznano. 

Se temas pri lernejoj, laŭ oficiala postulo estas necese, ke la instruisto ricevu konsenton de unu el la gepatroj aŭ de la prizorganto de la lernanto je ties partopreno en la evento.

Ni atendas la bildojn ĝis la 20-a de majo 2025.

Retpoŝtadreso de la prizorgantino de la ekspozicio, Magdalena Knosala: magda...@tlen.pl 

Adreso de la lernejo: 

Esperanto

SZKOŁA PODSTAWOWA NR 2

OS. JAGIELLOŃSKIE 128

PL  61-223 POZNAŃ

POLLANDO






Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages