| From: | 'Stefano Keller (listoj)' stefano....@gmail.com |
|---|
***************
{{21-02-2020}} Tago de la gepatra/patrina lingvo:
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/
Jen, pli malsupre, ligoj al la tradukaj laborfolioj (AFISHO
kaj KLARIGA TEKSTO).
Estus bone havi almenau la afishojn en multaj lingvoj.
Kompreneble, ankau la klarigaj tekstoj tre utilus!
La plimulto de la homoj nenion scias pri la
21a de februaro, Unesko, ktp., nek pri Esperanto!
Do, estus tre bezonate havi ankau la klarigan tekston pri
la tago, ne nur la afishon.
La publikigo de la afisho nur rete ne sufichas (tamen
publikigu ghin ankau rete - sed ne nur en via FB-pagho,
sed ankau en multaj aliaj blogoj, artikolkomentoj,
en aliaj retejoj, en via retejo, en tiu de via
landa, loka asocio, ktp.)
Kaze de reago al artikolo (chu bona au malbona pri Eo),
nepre agu je chiu nivelo, eblo:
en la retejo de la gazeto/radio, ktp:
- komentu sub la artikolo, se eblas,
- reagu al komentoj,
- en FB nepras agi dunivele:
a) transpreni ('kundividi') la artikolon per
ilia FB-ligo che la artikolo, kaj
b) serchi ankau la FB-paghon de tiu
periodajho/amaskomunikilo, kaj ankau en ilia FB-pagho
serchu la koncernan artikolon (ne estas 100%-e certe ke
ankau tie ili aperigis la artikolon, sed estas relative
granda probableco. Mi foje serchis dum preskau horo,
kronologie retroirante en iliaj publikajhoj ghis la
artikol-apera dato, kaj tie mi trovis la artikolon/ligon
al ilia revuo, ktp. Do, ankau tie, en ilia FB-pagho ni
devas reagi! Kaj poste transprenu tion ankau en vian
FB-paghon, ktp.
Eblas ankau en vian alian blogon (iperniti, blogspot,
ktp.) aperigi la aferon kun ligoj al FB kaj ilia reta
publikajho, kaj al via komento, ktp.
Tiel la afero aperas, atingeblas en multaj lokoj.
- Krome:
Bonvolu presi la 21-02-2020 - afishon en granda formato
(A3, ktp) kaj gluu ghin sur eksteran afishtabulon en via
urbo, en biblioteko, ktp.
Presu el ghi ankau malgrandajn versiojn (A5 au ech nur
poshtkartgrandeca sufichas, ktp), el kiuj metu kelkajn sur
tablon che iuj atendejoj, 'forgesu' po unu en buso,
trajno, metroo, sur restoracia tablo, ... kaj kunhavu
kelkajn por povi disdoni al viaj kontaktpersonoj.
Aldonu ekz. tion en vian retmesagh-subskribon:
{{21-02-2020}} Tago de la gepatra/patrina lingvo:
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/
Sur la dorsflanko de la disdoneblaj versioj presu ankau la
retligojn, retadresojn de diversaj PRI-Esperantaj retejoj:
lernu.net, esperanto.net, duolingo, vialanda, vialoka
asocio/grupo, UEA, FB-grupa/pagha
kontaktadresoj, retadresoj, tel.numeroj, ktp.
- - -
Kunlaboremuloj pri la traduko, bv. nepre
resendi la Word-an version kun la traduko farita,
al la retadresoj indikitaj sur la laborfolio.
Antau ol komenci la tradukadon, bv. rigardi sur la
retpagho, chu afisho en via lingvo jam estas publikigita
au ne.
Por resendi la tradukfolion, bonvolu registru la Word-an
version ankau PDF-en (kaj sendu ankau tion al ni), por ke
ni vidu eventualajn modifighojn au fushaperon de via
teksto en niaj komputiloj, pro lingvaj au teknikaj
diferencoj (tio gravas chefe kaze de tradukajho en
ne-latinlitere skribita lingvo).
- AFISHO:
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/AFISHO-21februaro2020-docx-versio.pdf
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/AFISHO-21februaro2020-docx-versio.docx
- KLARIGA TEKSTO:
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/KLARIGA-TEKSTO-21februaro2020.docx
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/KLARIGA-TEKSTO-21februaro2020.pdf
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/KLARIGA-TEKSTO-21februaro2020.rtf
Grandan dankon por via kunlaboro!
Stefano Keller, Peter Oliver
kaj Renato Corsetti