Multigi kursojn pri Esperanto aŭ interlingvistiko en universitatoj

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2020, 11:54:18 AM2/27/20
to landa agado, listo 'instrua' e-ins, listo 'instruado-en-Britujo', listo 'instrua franca', listo 'kontinenta europa', listo 'kontinenta azia', listo 'kontinenta amerika'
En ĉiu generacio ILEI havis kunlaborantojn, kiuj okupiĝis pri kursoj de Esperanto aŭ interlingvistiko en universitatoj. La laboro de Germain Pirlot antaŭ jardekoj estas admire memorata de ĉiuj. Li korespondis kun ĉiuj landoj, unu-, du-, tri-, plur-foje ĝis li ricevis respondon.
Nun la labor-grupo pri 'Esperanto en universitatoj' de uea/ilei/tejo provas fari la samon. En tiu kadro www.edukado.net pretigis formularon por registri aparte universitatajn kursojn. Vi povas trovi ĝin en la kursejo ĉe https://edukado.net/kursejo

La registrantoj povos modifi siajn registraĵojn. 
La instruantoj havos liberan aliron al la instrumaterialoj kun 900 ekzercoj. 
Estus tre bele se oni alŝutus siajn programojn, kion eblas fari per aldono de PDF -dosiero aŭ per dono de ligo de la koncerna retejo. 

Pri la registraĵoj ni havos utilajn statistikaĵojn, inklude la uzatajn materialojn. Eblos per klako vidi kiuj kion uzas kaj kontakti unu la alian. (Serĉu la statistikan paĝon sube de ajna paĝo de la retejo kaj tie legu, serĉu plu!)

La sistemo avertos la registrintojn antaŭ la fino de la kursperiodo kaj demandos, ĉu ili volas renovigi la kursinformojn, anonci novan, kion oni povas fari per modifo de la registraĵo, kaj tute ne necesas denove plenigi ĉion. 

Same eblas eĉ nun uzi malnovajn registraĵojn simple per modifo de la necesaj informoj. Ĉe la "aldoni novan" necesas elekti "aldoni surbaze de antaŭaj informoj ".

Mi petas la gvidantojn de kursoj en universitatoj inter  la legantoj de ĉi tiu listo nepre provi registri sian kurson kaj se estas problemoj, ke ili informu por ke ni trovu la solvon.

Ni firme kredas, ke universitataj kursoj estas utilaj al la esperantistoj en la sama lando ankaŭ inform-cele krom pro tio, ke oni instruas la lingvon al gejunuloj, kiuj povos fari multon por ĝi dum siaj postaj vivoj.

Amike

Renato 

--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, Britujo
tel. 00-44-(0)7399 273515renato....@gmail.com





Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages