Saluton,
Unu el la aktivaj afrikaj esperantistoj, edukisto, ege deziras partopreni la nun komenciĝontan 7-monatan Esperanto-kurson de la Jagelona Universitato, por plibonigi sian lingvokonon, instrui, povi pli aktive partopreni en internaciaj kulturaj kaj edukaj projektoj kaj havi oficialan konfirmilon de la fama eŭropa universitato. Tiu dokumento helpus lin en kontakto kun edukaj instancoj. Bedaŭrinde, lia financa situacio ne ebligas pagon por la kurso. Temas pri 236 eŭroj.
Miaopinie, valoras helpi lin. Se ni trovus kvin personojn, kiuj pagus al la universitato po ĉ. 50 eŭroj, estus kolektita la necesa sumo. Se oni pagas per Wise, la sendokosto estas tre malalta.
Mi apenaŭ kuraĝas proponi helpon, sed la partopreno en la kursoj de la Jagelona Universitato en la antaŭaj jaroj de kelkaj afrikaj aktivuoj, kiujn helpis private iuj esperantistoj, montris, ke tiuj afrikanoj estis diligentaj studantoj, efike altigantaj la nivelon de sia lingvokono. Kio rimarkeblis aparte, estas la enhava profundeco de iliaj ideoj, videbla en iliaj kursaj eseoj. Helpo al tiaj personoj estas sencohava.
Eble vi konas neesperantiston, kiu emas helpi. Ni memoru, ke afrikaj esperantistoj agas ne nur por nia lingvo. Ili ankaŭ helpas la socion pri edukado de infanoj, profesia kapabligado de virinoj, zorgado pri orfoj k.a.
Kaj eble, okaze de la alproksimiĝantaj festoj, iu emus fari bonon (tia tradicio ekzistas en diversaj landoj).
Kandidatojn por helpi kaj esti por ĉi tiu unu okazo "Amiko de Afriko" mi informos, pri kiu temas. Bv. kontakti min. La tuta transpaga afero estos sciigata al ĉiuj engaĝintoj.