Grezijono antaŭ 40 jaroj kaj fine de oktobro

瀏覽次數:2 次
跳到第一則未讀訊息

lowenstein, anna

未讀,
2019年10月9日 下午6:16:562019/10/9
收件者:esperanto...@googlegroups.com、esperanto...@googlegroups.com、esperanto...@googlegroups.com

Grezijono antaŭ 40 jaroj kaj post 2 semajnoj

Mi unue vizitis Grezijonon en 1974 aŭ 1975, kiam mi havis proksimume 24 jarojn. En la skota Esperanto-revuo mi legis artikolon pri Grezijono: pri la kursoj kaj aliaj agadoj, sed ankaŭ pri la kastelo mem. Mi tuj pensis, ke estante sola (ĉar miaj gepatroj estis en Israelo) kaj sen aliaj devoj, mi povos viziti tiun mirindan kastelon dum mia somera ferio. Tio estis por mi aŭdaca, iom timiga kaj samtempe ekscita ideo. Mi apenaŭ ĝis tiam ĉeestis Esperanto-kunvenon eksterlande, sed fakte mi apenaŭ entute tiutempe estis vojaĝinta eksterlanden, kaj certe neniam sola.

Por miaj malmultaj antaŭaj vizitoj en eksterlandon, estis miaj gepatroj kiuj organizis ĉiujn detalojn de la vojaĝo. Sed nun mi iel devis mem malkovri kiel atingi la urbon Baugé – kompreneble tiutempe ne ekzistis Interreto, internaciaj telefonvokoj estis tre multekostaj, kaj necesis aranĝi ĉion letere. Finfine mi ja faris tiun grandiozan vojaĝon, per ŝipo al Kalezo, per trajno al Parizo, tiam per alia trajno al Le Mans, per aŭtobuso al Baugé, kaj finfine portante mian dorsosakon mi marŝis al la kastelo.

Kaj tie mi restis dum du semajnoj, ĝuante la sperton la unuan fojon en mia vivo paroli nur en Esperanto. Mi partoprenis en la mezgrada kurso (bedaŭrinde post tiom da jaroj mi ne plu memoras la nomon de la instruisto), amikiĝis kun francaj junulinoj de mia aĝo, kaj ĉeestis ekskurson al la antikva apoteko en la urbo. Mi memoras, ke ni spektis la filmon Angoroj, sed kiel nova esperantisto mi ne plene komprenis la tekston, tamen sufiĉe por sekvi la rakonton. Mi malklare memoras ankaŭ prelegeton pri Schwarz kun legado de kelkaj el liaj amuzaj poemoj, kiujn mi ja povis kompreni kaj ĝui.

La kondiĉoj en la sepdekaj jaroj estis relative primitivaj. Mi restis en ses- aŭ ok-lita ĉambro – kompreneble kiel junulo mi elektis la plej malmultekostan eblecon. Mankis varma akvo en la ĉambroj, kaj necesis alporti ĝin en kruĉoj de lavkuveto en la koridoro. Aliflanke mi aparte ĝuis la bongustajn francstilajn manĝojn.

Mi eĉ ne imagis tiutempe, ke iam mi mem verkos artikolojn kaj eĉ librojn en Esperanto, ke mi havos Esperantlingvan familion, kaj certe ne, ke mi iam mem fariĝos instruistino en Grezijono.

Kaj nun ni venas al la kerno de ĉi tiu longa enkonduko. En la lasta semajno de oktobro (t.e. post du semajnoj) estos la aŭtuna renkontiĝo en Grezijono. Mi mem instruos kurson pri literaturo, en kiu ni legos eltiraĵojn el pluraj verkoj gravaj en la historio de Esperanto, mem verkos mallongajn rakontetojn, aktoros scenon el teatraĵo, kaj ekzerciĝos pri kelkaj tiklaj gramatikaj demandoj. Krome mi prelegos du-tri fojojn.

Sed kompreneble ne nur mi instruos dum tiu semajno: fakte estos amaso da konataj nomoj. Murast Özdizdar el Turkujo instruos la komencantojn, Xavier Godivier instruos la progresantojn, kaj krome tiom da aliaj konataj esperantistoj prelegos aŭ organizos agadojn, ke mi vere ne povas listigi ĉiujn ĉi tie. Estos ankaŭ multaj agadoj taŭgaj por infanoj kaj adoleskuloj, precipe rilate al Haloveno. Vi povos mem legi la detalojn ĉe: eventaservo.org/eventoj/M0RxSj8RwReVpr5W/  aŭ rekte en: gresillon.org/a.

Do mi esperas, ke multaj esperantistoj partoprenos en tiu interesa semajno, kun propra ĉambro, varma akvo, kaj ĉio, kio mankis antaŭ 45 jaroj!

Anna Lowenstein

-- 

Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org
回覆所有人
回覆作者
轉寄
0 則新訊息