Saluton
Via kulturdomo en la franca Esperanto-kastelo Greziljono bezonas lernantojn kaj gastojn,
por povi organizi interesan programon de kursoj, ekzameno kaj prelegoj en Esperanto,
de la 23a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2021:
✩ Ilona Koutny estas profesoro en la universitato de Poznano en Polujo. Ŝi instruos al tiuj kiuj parolas flue.
✩ Renée Triolle est lingvo-instruisto. Ŝi babiligos tiujn kiuj scias pli bone skribi ol paroli.
✩ Marc Giraud estas instruisto de muziko, sed ankaŭ por komencantoj kaj komencintoj.
✩ eblas trapasi ekzamenon de FEI (Franca Esperanto-Instituto).
★ Stefan MacGill enkadrigos serion de prelegoj pri « Kulturo pere de Esperanto » kadre de AMO, parte rete.
★ François Lo Jacomo gvidos serion de prelegoj, kadre de IEK (Internaciaj E-Konferencoj).
★ Ekskurso en la regiono, promenado, banado, laŭ via deziro.
★ Bona kuirejo de Thierry, Anĵua vino de Greziljono, kiel kutime.
Legi pli tie:
https://gresillon.org/s3Jen la lasta maratona kurso en la franca kastelo Grésillon ..... en tiu ĉi jaro.
Ne hezitu aliĝi kiel eble plej frue ..... en:
https://gresillon.org/aligho
Sanon kaj liberon deziras Ĵanik kaj Bert
.
.
.
.
.