Saluton amikoj
😉
Nun loĝas konata hungara paro (esperantista) en la franca kastelo Greziljono (esperantista). Tiel vi povas facile viziti la E-centron dum la tuta jaro. 👫
Ĉu vi ŝatus studi Esperanton kun instruistoj el 4 landoj? Fine de aprilo dum la francaj ferioj. Prezo normala aŭ redukta. Vidu https://gresillon.org/p?lang=eo
Ĉu vi ŝatus bicikladi, kanti koruse, studi la Biblion Esperante?
Komence de majo dum la francaj ferioj. Eblas kun aŭ sen redukto. Vidu https://gresillon.org/k?lang=eo
Ĉu vi ŝatus studi Esperanton EKSTER la francaj ferioj? Venu al Esperanto-kurso dum labortagoj komence de junio.
Se vi ne povas mem veni, tiam bonvolu informi kaj instigi amikojn.
💚
Vi povas finance subteni Greziljonon, kiu invitas e-istajn familiojn kun infanoj, kiuj fuĝis sian landon pro milito. 🏳️
💚
Kore salutas la teamo de la Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono en 49150 Baugé-en-Anĵou, Francujo
🌞