Ĉu vi jam vidis krokodilon violoni?

4 views
Skip to first unread message

Fransoazo Françoise Noireau

unread,
Jun 14, 2019, 2:49:11 PM6/14/19
to esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@yahoogroupes.fr, esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@yahoogroupes.fr, esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@yahoogroupes.fr, Grésillon Bert Schumann, Esperanto-Kulturdomo Gresillon
Ĉu vi jam vidis krokodilon violoni?🎻🐊

Kiajn feriojn VI deziras?
- ĉu agrablajn?
- ĉu amikajn?
- ĉu instruajn?
- ĉu komfortajn?
- ĉu naturajn?
- ĉu artajn?
- ĉu ripozajn?
- ĉu aktivajn?

Haltu minuton kaj pripensu:
- imagu belan 5-kordan violonon en la sublima halo de la kastelo!
- imagu koncerton kaj dancon sur la nobela ligna planko!
- imagu muzikan aperitivon en la kastela parko per irlandaj keltaj melodioj!
- imagu amikan kantadon de francaj konataj kanzonoj kun violona akompanado!
- imagu rondan kaj paran popoldancadon por senstreĉe ekzerci vian korpon en ritmo!
- imagu amuzan spektaklon de klaŭno kun violonista manpupo!
- imagu senpagajn inicajn kursojn de violono kun malgrandaj violonoj por infanoj sed ankaŭ por vi!

Kaj ĉio tio en Esperanto!
Por plibonigi vian paroladon kaj vian komprenon.
Ĉu vi jam vidis krokodilon violoni?

krokodilo violonas.jpeg

Mi estas francino naskiĝinta en Parizo SED mi ne havas francan akĉenton kaj mi promesas korekti viajn francismojn.
Pliajn informojn ne hezitu peti de Fransoazo (Françoise Noireau) telefone: +336 09 12 03 74  aŭ retmesaĝe: fran...@gmail.com

Tiu anonco invitas vin al dektaga restado en la kastelo Greziljono inter la 6a kaj la 16a de aŭgusto.
Vidu detalojn en la retejo: http://gresillon.org/s4



+33 (0)6 09 12 03 74

Pourquoi l'espéranto ?  esperanto.net
Apprendre l'espéranto  lernu.net

Envoyé depuis un ordinateur alimenté par Enercoop, fournisseur d'électricité 100 % renouvelable.  
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages