La izoliĝo finiĝis !!! Fiaskis la plej granda parto de la planoj, kiujn ĉiu el ni faris por la somero...
Sed ĉiam eblas veni en Grez' !
Mi do atendas kaj esperas vin por partopreni en kvar tagoj da Naturarto en la parko de la kastelo.Vidu kelkajn antaŭajn artaĵojn sube kaj en tiu ĉi albumo :
kaj revu pri la venontaj :
Ni realigos ilin inter la 18a kaj la 21an de aŭgusto
dum parto de la Festa semajno por infanoj kaj familioj.
Vi povas legi la kompletajn informojn pri tiu restado en gresillon.org/s4, france gresillon.org/s4fr
(kaj jam planu ankaŭ oktobron gresillon.org/koruso)
Grava : se vi aliĝas intense partopreni kun mi, kontaktu min (nathalie...@lilo.org) por ke ni interŝanĝu pri nia programo.
Mi kalkulas kun vi. Aliĝu en gresillon.org/aligho, france gresillon.org/inscription
Amike
Nathalie