Catherine Kremer kaj Jannick Huet atendas vin la 9-an de junio por viziti kun profesia ĉiĉeronado la vizitindaĵojn de Anĵuo kaj Turlando. Vi tranoktos kaj vespermanĝos en la franca esperantista kastelo Greziljono kiu situas je 130 km de Nantes kaj 280 km de Parizo.
MALKOVRU LA KASTELOJN DE ANĴUO KAJ TURLANDO (ĉirkaŭ Tours)
kastelo Azay-le-Rideau
La prezo inkluzivas transporton, ekskursojn, manĝojn kaj loĝadon en Greziljono dum 4 noktoj kaj 3 tagoj de ekskurso, veturo el Nantes kaj foriro el Greziljono.
Vidu la programon de la ekskursoj.
POR ALIĜI sufiĉas sendi retmesaĝon al gres...@gmail.com precizigante vian elekton kaj telefonon, aŭ uzi nian aliĝilon ignorante la afiŝitan prezon.
kastelo Grésillon
Profitu tiun okazon por partopreni ankaŭ la nacian kongreson
en Nantes, de la 7a ĝis la 9a de junio.
Vidu la allogan programon ĉe : kongreso2025.esperanto-france.org. Ni kune veturos de Nantes al Greziljono la 9an de junio vespere.
La teamo de Greziljono atendas vin korege!