Maratona Esp-kursaro, IEK-prelegoj, 5-15.julio, Greziljono/Francujo - bv plusendi

8 views
Skip to first unread message

Esperanto-Kulturdomo Grésillon-Greziljono

unread,
May 25, 2024, 7:04:25 AM5/25/24
to esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@googlegroups.com
Karaj amikoj, ni kore invitas vin ĉeesti nian sekvan stud-periodon. Bonvolu informi viajn amikojn, bv. plusendi tiun mesaĝon, ĝin publikigi.

8-a Maratona Esperanto-kursaro
36-a Internacia E-Konferenco IEK
de vendredo, 5-a de julio ĉ. 18h, ĝis lundo, 15-a de julio 2024 matene
en la franca kastelo Greziljono, Kulturdomo de Esperanto

 
  • KURSOJ
    • Andrea Bertrand (Francujo) : Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
    • Radojica Petrović (Serbujo) « Per perloj al astroj » (B1-B2)
    • Koutny Ilona (Poznano, Polujo) : Leksika pliriĉigo kaj diskuto pri aktualaj temoj ; Didaktiko de lingvoinstruado ; Lingvo kaj kulturo (C1-C2)
    • IEK-36 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon 07-06
    • Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : Apotekejo Baugé, Le Lude, Dolmeno Pontigné, Tuttage kasteloj 7-10, Boule de Fort, lignaj ludoj Baugé 7-14
    • Artfajraĵa spektaklo en Baugé 7-14 22h
    • Libroservo surloke, vidi la liston


Kurso de supera nivelo C1-C2

  • Universitatnivela kurso por lernantoj kaj instruistoj, kies nivelo de Esperanto estas C1 aŭ C2 en la KER-sistemo, kiuj sufiĉe bone parolas kaj flue legas Esperanton por priparoli interesajn temojn. La kurso kombiniĝos el pluraj temoj en 3 temaroj :
    • Matene okazos superagrada lingvoleciono kun pliriĉigo de leksiko kaj diskutoj pri rilataj aktualaj temoj. Tiam la partoprenantoj devas paroli, diskuti.
    • Post la kafpauzo okazos seminario pri metodikaj problemoj, uzante ankaŭ teknikojn dum la matena kurso.
    • Fine de la posttagmezo, kadre de IEK, mi prelegos pri lingvo kaj kulturo, pri (inter)kulturaj temoj.
  • Koutny Ilona naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU), kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Ŝi habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM, PL), kie nun ŝi gvidas la Hungaran Katedron kaj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Esplorterenoj : internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio.


Kurso de meza nivelo B1-B2

  • La kurso « Per perloj al astroj » bonvenigas ĉiujn, aparte kursgvidontojn, kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon kaj alproprigi valorojn de Esperanta kulturo. La kursanoj havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso celas akiri la nivelon B2 ĝis C1 laŭ tiu difino por povi sukcese trapasi B2-nivelan ekzamenon.
  • Per aspera ad astra - proverbis la antikvaj romanoj pri la malfacila vojo al gloraj altoj de sukceso. Tio aplikeblas al la lernado kiel pena laboro survoje al scio kaj kompetento. Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto devas esti dornoplena kiel en la romana proverbo ? Ne nepre. Aŭ : nepre ne. En ĉi tiu kurso ni strebos al B2-nivelaj altoj de lingva kompetento laŭ agrabla kaj ĝua vojo tra la magia mondo de Esperantaj literaturo kaj muziko. Elektitaj perloj de Esperanta kulturo - poemo, novelo, kanto, filmeto, gazeta raporto, faka artikolo - estos la baza materialo per kiu la kursanoj konatiĝos kun kulturaj valoroj de Esperanto kaj samtempe progresigos siajn lingvajn konojn kaj komunikajn kapablojn.
    La kursanoj lernos kunlabore kaj interage. Ni renkontiĝos kun diversaj kulturaj spertoj el propraj vivoj kaj el la Esperantaj beletraĵoj tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de la verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj, debato pri elektitaj temoj kaj verkado de eseoj. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj motivigos nin ankaŭ pridiskuti, testi kaj kreskigi nian interkulturan komunikkompetenton.
  • Radojica Petrović, serbo loĝanta en Ĉaĉak, centra Serbujo, estrarano de ILEI, universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko, aŭtoro de prelegoj i.a. pri komputika pedagogio kaj interkultura edukado per Esperanto. Li instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj.
  • Kurslibroj estas elektitaj verkoj de Esperanta kulturo (beletro, muziko, ĵurnalistiko, faka literaturo) kaj eseoj de la kursanoj mem.

Kurso de baza nivelo A1-A2

  • Dum sia kariero en la franca institucio, Andrea instruis al laboristoj la leĝaron pri sociala asekuro.
  • Malkovrinte la lingvon Esperanto en ekologia revuo en 2005, ŝi diligente lernis ĝin kaj rapide trapasis la du unuajn ekzamenojn ĉe FEI. En 2009 ŝi sukcesis la KER-ekzamenon je nivelo B2 kaj en 2011 la nivelon C1.
  • Iam ŝi aŭdis esperantiston ŝercantan pri la kresko de E-movado, kiu okazus malrapide se oni fidus nur je geedziĝoj inter e-istoj ! Tiam ŝi decidis gvidi kursojn de Esperanto.
    • Dum la jaroj 2012 kaj 2013 ŝi partoprenis en seminarioj por instruistoj de Esperanto, sub la regado de Katalin Kovats.
    • En Francio ŝi gvidis tuttagajn staĝojn kaj semajnajn kursojn en sia loka societo Esperanto Lyon kaj en 2019 semajnan staĝon en Kvinpetalo.
    • En 2011 en Kinŝaso (DR Kongo) ŝi instruis tutan semajnon al 45 komencantoj.
    • Nuntempe ŝi kunlaboras en ikurso.esperanto-france.org kiel korektanto kaj gvidas individuan kurson per Zoom.
  • Andrea uzas miksan metodon por instrui. Kolektinte materialojn el la retejo edukado.net, el libraj metodoj kaj el revuoj, ŝi elektas laŭ la bezono de lernantoj kaj ekde la komenco ŝi instigas uzi Esperanton por demandi, eĉ al veraj komencantoj.
  • En la movado, Andrea ankaŭ agadas kiel prezidantino de Esperanto Lyon.

Konferenco IEK
  • Ĝentileco kaj konversaciaj temoj en Esperanto - Koutny Ilona
  • Interkultureco en virtualaj lernkomunumoj - Radojica Petrović
  • Deveno de la lingvoj kaj de la lingva kapableco - Philippe Planchon
  • Esperanta kulturo : ĉu internacia, ĉu transprenita au propra ? - Koutny Ilona
  • Esperanto en Kubo - Guillermo Bes Salazar
  • La interkultura turismo de Esperanto - Radojica Petrović
  • Kiom diversaj estas la konstruitaj lingvoj ? - Philippe Planchon
  • Unesko kaj Esperanto - François Lo Jacomo ?
  • Mondo, vortoj kaj vortaro - Koutny Ilona
  • Bliss, logika ideograma skribsistemo - Bert Schumann
  • Interkultura komunikado kaj Esperanto - Koutny Ilona
  • Esperantlingva bildo de la mondo - Koutny Ilona

NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.


Kursaro: https://gresillon.org/maratona

Aliĝo: https://gresillon.org/aligho 

Tuta agendo https://gresillon.org/agendo


Kore salutas Jannik kaj Bert Huet-Schumann por Greziljono, Francujo


Esperanto-Kulturdomo Grésillon-Greziljono

unread,
Jul 5, 2024, 5:03:53 AM7/5/24
to esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@googlegroups.com
Karaj amikoj, ni kore invitas vin ĉeesti nian sekvan Esperanto-eventon Bonvolu informi viajn amikojn, bv. plusendi tiun mesaĝon.

14-a Festa semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj kaj geavoj
de vendreo 9-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis vendredo 16-a de aŭgusto 2024 tagmeze
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko, kantado kaj E-kursoj

kun 3-a SOMERAS, edifa semajno por fluparolantoj kaj malnovaj amikoj
Atelieroj pri dancado, kantado kaj grupa terapio


en la franca kastelo Greziljono, Kulturdomo de Esperanto

 Informoj : https://gresillon.org/infana   -   Aliĝo: https://gresillon.org/aligho   -   Tuta agendo: https://gresillon.org/agendo

 
  • KURSOJ
    • Alex Humet : Kurso de meza nivelo (B2-C1)
    • Alain Delmotte :  Progresadi per ludo en ĝojo (A2-B1)
    • Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
  • KTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Larisa Osadĉuk : Origamio
    • Bert Schumann : Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Bert, Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de porinfanaj libroj kaj filmoj
  • AKTIVAĴOJ POR ĈIUJ
    • Xavier Godivier : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj
    • Bert Schumann : Ark-pafado por infano kaj plenaĝulo  {provizore}
    • Por bicikla promeno sur la verda vojo, kunportu vian biciklon
    • Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Véronique Olivaux : Fotoj el insulo Bali
    • Raymonde Coquisart : Amuzaj rakontoj ... por multe ridi
    • Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
    • Alain Delmotte : Profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio ; komentado, prezentado kaj diskutado
    • Ludaj vesperoj
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro
  • LA SEMAJNO RESUME

    Someras : CIRKLO-DANCOJ

    • Tradiciaj popoldancoj estas tre amuzaj kaj amasigas po centojn da dancemuloj ! Kompreneble danci por sia propra plezuro, sen montri sin al publiko, alportas al ĉiu sanigan korpan ekzercon, mensan streĉiĝon por lerni la movojn kaj ĉefe plezuran manieron konatiĝi kun la aliaj. Popoldanci eblas por ĉiuj ! Ĝi kreas fratecan amikan etoson !
    • Danka estas pola dancinstruistino kiu konatigos vin kun folkloraj dancoj – ĉefe en rondo sed ankaŭ en ĉeno aŭ paroj – de Eŭropo kaj eĉ de Israelo ! Krome prelego pri cirklodancoj kaj maniero noti paŝojn. Legu pri cirklodancoj.
    • Tradukado okazos laŭbezone inter la franca kaj Esperanto.

    Someras : FAMILIAJ KONSTELACIOJ

    • La programo konsistos el prelegoj kun aktiva partopreno. Temoj de la prelegoj : tipoj de emocioj ; ligo de korpo kaj emocioj ; balanco inter ricevado kaj donado ; aparteno - kondiĉoj kaj premioj ; ordo en familia sistemo kaj en propra vivo ; familia arbo - bildo de familia sorto.
    • Krom prelegoj, okazos ankaŭ laborgrupoj kun poziciigado, por tiuj kiuj ŝatus pli profunde esplori siajn transgeneracijan kaj subkonciajn fortojn kiuj influas ilian vivon kaj bonfarton.
    • Bert Hellinger, la fondinto de la metodo de familiaj aŭ sistemaj konstelacioj (poziciigado), sukcese aplikis kaj kombinis la principojn de psikologio kaj spiriteco kaj disponigis pli profundan komprenon pri la kompleksaj sistemoj de interhomaj rilatoj. La baza premiso estas, ke en la familio ekzistas reguloj de amo, kaj kiam ili estas respektataj, la fluo de amo kaj vivenergio atingas kaj fortigas ĉiujn membrojn de la familio.
    • Farante familian poziciigadon, vi ekkomprenos kial io okazis ĝis nun kaj kiel preni saĝon kaj forton de la pasinteco por atingi siajn celojn en la estonteco. Ĉi tiu metodo estas plej ofte aplikata en grupa laboro, sed ankaŭ eblas individua laboro. Por legi pli.
    • Ankica ĝuas konstelacian manieron dum pli ol 20 jaroj, komence por sia persona evoluo ĉe la grupa laboro kaj dum lastaj 7 jaroj mem gvidante poziciigadon laŭ tiu metodo. Jen ŝia retejo.


    Someras : KANTU ni !

    • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
    • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

    Kurso B2-C1 : Meza nivelo

    • Alex estas kataluna esperantisto, kiu naskiĝis en Barcelono, vivis en Roterdamo kaj nun ĉe Antverpeno.
    • Li estas edzo de flandra esperantistino, kun kiu li ekhavis tri denaske esperantistajn infanojn.
    • Li estis fonda kunlaboranto de la magazino Monato, kasisto en la estraro de TEJO, komitatano de UEA nome de Flandra Esperanto-Ligo. Nun li kunlaboras en la Esperanto-domo de Antverpeno kaj aktivas en la urba Esperanto-movado.

    KURSO B1-B2 « Progresadi per ludo en ĝojo »

    • Dank’al tre diversaj ludoj, ni kreos ĝojan kaj fruktodonan etoson. Ni ne nur ludos, sed ankaŭ ni havos rigardon al la gramatiko kaj pliriĉigos nian vortprovizon. Ni tamen ne forgesos rigardi la historion de la lingvo kaj de la movado por lerni kaj poste efike labori por la lingvo. Se vi jam uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo estas por vi !
    • NB : Masko portenda en la klascambro, laŭ la sana situacio !
    • Alain komencis la esperantan grupon en Loveno-la-Nova en Belgio ĉirkaŭ 1997 kaj tie instruis kelkajn kursojn por komencantoj. En Montpeliero li instruis Esperanton por progresintoj kadre de la Centro Esperanto de Montpellier. Lastatempe li instruis dum la kongreso de ILEI en Italio, kurson de progresantoj.

    Infanoj : ORIGAMIO

    • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
    • Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.

      Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.

    • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano.
    • Jen filmeto muntrita de Anastasia pri la somera reta kurso.

    Informoj: https://gresillon.org/infana

    Reply all
    Reply to author
    Forward
    0 new messages