Karaj amikoj,
Nome de la tuta teamo de volontuloj, kiuj administras la Kulturdomon de Esperanto, kastelo Greziljono, ni deziras al vi feliĉan kaj prosperan novjaron 2025. Ĉi tiuj bondeziroj estas tre malfruaj, kaj en vintra periodo aktivaĵoj malmultas en nia kastelo. Sed meze de ĉiuj ŝanĝoj, kiuj anonciĝas sur nia planedo, ni kuraĝe daŭrigos nian agadon per niaj kutimaj kursoj: komence per nia 13-a staĝo Printempas, de la 18-a ĝis la 27-a de aprilo, kie ni esperas vidi multajn el vi.
La grandega projekto ripari ĉiujn tegmentojn de la kastelo kaj ĝiaj kromdomoj estas preskaŭ finita: la konstrulaboro rekomenciĝis en decembro, kun proksimume dujara malfruo (pro manko de laborforto ĉe la tegmentisto). Restas triono de la tegmento de la kastelo por anstataŭigi kaj 15% de la tuta kosto por pagi, sed repago de la prunto lanĉita en 2021 efektive komenciĝis en la promesita dato, la 31-an de decembro 2024.
La Jarkunsido, per 70% de balotintoj, voĉdonis favore al intensigo de komerca agado kaj serĉado de klientoj ekster semajnfinoj. Pierre Soubourou estis elektita Prezidanto kaj la Komitato aprobis, por pli bone adapti nian strukturon al niaj komercaj celoj, profesian ekspertizadon, kies unua fazo komenciĝis.
Sed la Kastelo de Grésillon restas antaŭ ĉio la Kulturdomo de Esperanto, kaj multajn okazojn vi povos ĝui por tie lerni kaj praktiki Esperanton. Profitu, ekzemple, la Francan Esperanto-Kongreson en Nantes (7-9 junio) por aliĝi al la postkongreso en Greziljono (9-13 junio) kaj viziti plurajn famajn kastelojn en la ĉirkaŭaĵo. Venu kaj ĝuu niajn multajn agadojn gvidatajn de instruistoj el diversaj landoj sed parolantaj nian komunan lingvon: Esperanto.
Jen la lasta filmeto, kiun ni muntis por la Virtuala Kongreso 2024 de Universala Esperanto-Asocio: https://youtu.be/8NKkjui7sn4
Kun niaj sinceraj bondeziroj por la ĵus komencita jaro,
Plej korajn salutojn,
François LO JACOMO
Vicprezidanto de la
Kulturdomo de Esperanto
--