(Bv. plu disvastigi al retlistoj, unuopuloj, sociaj retoj...)
Saluton, karaj Esperanto-parolantoj,
kiel vi eble jam eksciis, Eŭropa Unio pripensas sian estontecon,
kadre de estonteco-konferenco kiu daŭras ekde majo 2021 dum unu
jaro. En la aktuala unua fazo de la pripensado civitanoj rajtas
meti proponojn kaj subteni tiujn de aliaj.
Estas bone por ni Esperanto-parolantoj kaj por nia lingvo, se en
tiuj pripensoj oni konsideras ankaŭ Esperanton. Sekve sur la paĝoj
de la estonteco-konferenco estas multaj proponoj pri Esperanto. Mi
alvokas vin subteni almenaŭ unu el tiuj, se vi ne jam faris (bv.
elteni por tio la iomete komplikan aliĝoproceson).
Zamenhof donacis al ni sian mirindan lingvon, kiun ni ĉiuj ĝuas -
de tempo al tempo ni iomete subtenu lian projekton.
Diversaj proponoj celas la enkondukon de Esperanto, la instruadon
de Esperanto kiel celo en si mem aŭ kiel unua ŝtupo por lerni
aliajn lingvojn.
Mi mem havas la impreson, ke unue necesas bazaj ŝtupoj; jen miaj
proponoj.
(Ili cetere estas en la angla por atingi, ke multaj eŭropanoj
povas rekte legi ilin; eblas aŭtomata traduko en la retejo.)
kiel unu el la lingvoj de Eŭropaj civitanoj
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/17955
Bedaŭrinde ĝis nun Eŭropa Unio neglektas tian rekonon kaj en la
prezento de la lingva situacio de Eŭropo nia lingvo Esperanto
kutime mankas.
al kiel eble plej multaj lernejanoj en Eŭropo.
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/39238
La misinformado pri Esperanto estas terura kaj estus tre bone, se
jam en la lernejoj oni informus almenaŭ baze pri Esperanto kaj ĝia
nuna uzado.
kaj samrajte trakti Esperanto-parolantojn pri lingvaj aferoj en
EU
https://futureu.europa.eu/processes/ValuesRights/f/12/proposals/41119
Estas tre ĝene legi kiajn misinformojn la Eŭropa Komisiono
disvastigis kaj plu disvastigas pri Esperanto. Ili bonvolu
interalie akcepti, ke nia lingvo jes havas florantan kulturon -
cetere multe pli internaciecan ol la angla.
kaj pri ĝiaj konsekvencoj por la demokratio en EU
https://futureu.europa.eu/processes/Democracy/f/6/proposals/44420
86 ĝis 90 % de la nederlandanoj, danoj kaj svedoj parolas la
anglan,
kontraste nur 20 ĝis 33 % de la hungaroj kaj hispanoj, bulgaroj
kaj rumanoj, italoj kaj poloj (laŭ enketo de Eurobarometer en
2012). Ĉar la angla estas la plej uzata lingvo en EU, estas tre
verŝajne ke sekve la influo de la diversaj nacioj al la decidoj de
EU estas tre malsama. Tio bedaŭrinde neniel kongruas kun la celoj
de demokratio.
Ne estas pura hazardo, ke la lingvokono de la angla estas tiel
malsame distribuita en la ŝtatoj de Eŭropa Unio - ja estas tiel,
ke ekzemple la nederlanda kaj la angla estas tre proksimaj
lingvoj, dum la pola aŭ hungara estas multe pli malproksimaj de la
angla. Sekve la lernotempo kaj lernopeno pri la angla estas tre
malsamaj por la diversaj eŭropaj civitanoj - evidente granda
maljusteco.
Ankaŭ por Esperanto la lernotempo estas malsama depende de la gepatra lingvo. Sed ĉar Esperanto estas lernebla en proksimume kvarono de la tempo por la angla, la diferenco inter la diversaj nacioj estas multe pli malgranda. Esperanto tial estas multe pli justa ol la angla. En la praktiko de la Esperanto-vivo oni povas vidi, ke partoprenas multaj homoj kun tre diversaj gepatraj lingvoj. Ankaŭ en la Esperanto-literaturo oni klare vidas, ke ĝin kreas homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, dum la angla beletra literaturo estas kreata preskaŭ nur de angla-denaskuloj.
Mi tre ŝatus, se vi subtenus unu aŭ plurajn el miaj proponoj.
Mi ankaŭ bonvenigas diskutojn kun vi pri la proponoj. Se mi ne
reagas al via komento en iu retlisto, bv. rekte alskribi min; eble
mi pretervidis.
La proponoj cetere ĝis nun kolektis respektive (en la supra
sinsekvo)
183, 62, 41, kaj 32 subtenojn; ni vidu ĉu kaj kiom kreskos :)
Ĉion plej bonan al vi
kaj multan ĝuon de nia komuna lingvo Esperanto :)
Lu Wunsch-Rolshoven
Komisiito pri gazetaro kaj publikaj rilatoj de Germana Esperanto-Asocio EsperantoLand, prezidanto