En la staĝo
Aŭtune 2019,
ĉiuj ĉambroj de la kastelo kaj de la kromdomoj estis okupitaj, de
entute 71 ĉeestantoj el 6 landoj… Kaj baldaŭ, unu plia ĉambro estos
alirebla, eĉ alirebla per rulseĝo konforme al la nunaj leĝoj.
Danke al la
donacoj de societanoj kaj al la senpaga
laboro de sindonemaj volontuloj, progresas la konstrulaboroj. Post la
necesejo en la verando alirebla per rulseĝo, René Jelenc kaj pluraj kunlaborantoj pretigas la plian
ĉambron
laŭ la samaj normoj. Sed ne ĉio estas farebla de volontuloj : la
tegmenton de la dekstra kromdomo profesiuloj entute renovigis antaŭ
kelkaj monatoj, ili renovigos tiun de la maldekstra kromdomo principe
venontjare, ankaŭ akceptiĝis propono dreni la malantaŭan muron de la
koncerna konstruaĵo, kaj pliaj projektoj atendas, kiel konekti niajn
tubarojn al la urba kloako, plibonigi la enirvojon al la kastelo, krei
du pliajn ĉambrojn alireblajn per rulseĝo kaj iam renovigi la tutan
tegmenton de la kastelo mem.
Vi povas
kontribui
al tiuj ĉi plibonigoj, ĉu proponante helpi en la laborado de la
volontuloj, ĉu per mondonaco al la Kulturdomo, ĉu fariĝante societano de
la Kulturdomo kaj aĉetante societajn partojn A kaj B. Per 16-€ pago, vi
fariĝos dumviva societano de la Kulturdomo. Sed tiu ĉi societa parto A
ne estis aktualigita depost la kreado de la Societo, en 1951, ĉar la
franca leĝo malebligas tian aktualigon. Do ni kreis kromajn societajn
partojn B, po 200 €, kaj ĉiu societano rajtas aĉeti ĝis 50 societajn
partojn B. Tiuj ĉi ne donas plian voĉdonrajton, sed la sumon oni povas
rehavi kaj ĉiujare ĝi provizas etan interezon.
Se vi estas
preta helpi nin ĉu per donaco, ĉu per aĉeto de societaj partoj A kaj/aŭ
B, ĉu per partopreno en la konstrulaboroj, bonvolu turni vin al
Bert Schumann aŭ
René Jelenc. Multan antaŭdankon pro via kontribuo !