Uzu kaj helpu al Amikumu !

10 views
Skip to first unread message

Berto Ŝuman

unread,
Aug 29, 2020, 4:13:58 PM8/29/20
to Espéranto-annonces, esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@googlegroups.com

Amikumu estas plursistema aplikaĵo por saĝtelefonoj (Android kaj iOS) per kiu oni povas trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn aŭ parolantojn de aliaj lingvoj. La aplikaĵo funkcias dumaniere. Oni povas trovi proksimajn esperantistojn per listo aŭ per mapo. La aplikaĵo lanĉiĝis por esperantistoj je la 22-a de aprilo 2017. (fonto: eo.wikipedia.org/Amikumu). Ĝin kreis kaj funkciigas esperantistoj. Bonvolu legi ilian peton (krion) je helpo:


----- plusendita mesaĝo de <in...@amikumu.com> ----- La fino de Amikumu?-----

Kara amiko,

La estonteco de Amikumu dependas de vi kaj la komunumo. Ni kalkulis, ke se ni ekhavas 500 novajn orajn membrojn ĉi-monate, ni povas daŭre funkciigi Amikumu kaj ni jam estas 10% tien! Ĉu ni povas dependi de vi por helpi al ni atingi nian celon kaj daŭrigi Amikumu longe en la estontecon? Tiel vi ĉiam povos trovi proksimajn esperantistojn ie ajn en la mondo! https://app.amikumu.com/orighu

Por montri, ke ni seriozas pri la komunumo, ni nun reprogramas la tutan apon kaj malfermkodigos ĝin! Ĉi tiel la komunumo povas pli engaĝiĝi kaj kunfari la apon, tiel ĝia potencialo estos senlima. Ni ankaŭ aŭdis la zorgojn de la komunumo pri nia mesaĝilo, do ni decidis tute reprogrami tion de nulo por doni pli agrablan sperton.

Dankon, ke vi estas parto de nia komunumo kaj espereble ni povos renkontiĝis iutage por esperantumi kune! :) Por faciligi tion, dum limigita tempo, ni ofertas rabaton de 10%, do oriĝu nun ĉe https://app.amikumu.com/orighu.

Amikume via,

Chuck Smith

Teknikestro de Amikumu <in...@amikumu.com>




Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages