Sub la gvidado de kvar junaj, kompetentaj kaj spertaj instruistoj, la partoprenontoj el diversaj landoj ekzercos sin en parolkapablo.
Ekster la kursoj, ili ĝuos simpatian kaj internacian etoson en trankvila natura kadro . La kastelo troviĝas en bela ĉirkaŭaĵo, en la regiono de Anĵuo, kie ne mankas ekskurso-lokoj kaj vidindaĵoj. La manĝoj estas variaj kaj bongustaj, preparitaj de nia profesia kuiristo. Nun, danke al la freŝdataj renovig-laboroj, nia kastelo povas akcepti 60 personojn – kaj eĉ pli da gastoj en la kampadejo.
La 25-an de aprilo, post sep tagoj da intensa praktikado, ni proponas ekzamenon en unu el la niveloj B1, B2 aŭ C1. Tiel povos la kandidatoj mezuri siajn progresojn, kaj ricevi lingvo-atestilon konforman al la normoj de la Eŭropa Konsilio (KER).
PRINTEMPAS estas la perfekta loko por “malbloki” tiujn, kiuj bezonas okazojn praktiki Esperanton, kaj akiri pli fluan kaj ĝustan parolkapablon. La tre pozitivaj opinioj , kiujn esprimis multaj partoprenintoj de la pasintaj PRINTEMPAS tion atestas (vidu rete en gresillon.org/opinio).
Bonvenon en la franca Esperanto-kastelo Gresillon
Retejo => gresillon.org/printempas
Kontakto => kas...@gresillon.org, huet.j...@gmail.com
.
.
.