HELPU: E-ferioj en fama franca E-centro por ĉiuj (21-31 okt)

3 views
Skip to first unread message

Esperanto-Kulturdomo Grésillon-Greziljono

unread,
Sep 25, 2024, 8:26:48 PM9/25/24
to esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@googlegroups.com
Karaj amikoj

Mi petas vian helpon por informi viajn amikojn pri la venonta kursaro en la franca Esperanto-centro Gresillon.
Gresillon ebligas partoprenon de homoj kun kun modestaj rimedoj.
La kurso Aŭtunas okazos de lundo, la 21-a de oktobro 18h ĝis merkredo, la 30-a de oktobro tagmeze

 - Renée Triolle el suda Francujo instruos la plej altan nivelon kaj proponas FEI-ekzamenojn.
 - Alain Delmotte, devena el Belgujo, instruos la mezan nivelon kaj ankaŭ la japanan abakon 'soroban'.
 - Frank Lappe el Germanujo paroligos komencantojn kaj ankaŭ proponas praktikan kurson pri unua helpo (sukurismo) en Esp.
 - Bernard Bigonnet el Francujo gvidos ĥor-kantadon kun Interkant kaj poste kantan metiejon
 - Larysa Osadĉuk, devena el Ukrainujo, praktikos kun vi origamion, la japanan arton de paperfaldado.
 - La infanoj iros al la naĝejo, ludos, sportos kaj preparos por la halovena popola festeto

Pliaj informoj en gresillon.org/autuno, aliĝo en gresillon.org/aligho
Aliĝu kaj aligu rapide!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages